Saltu al enhavo

Semjon Nadson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Semjon Nadson
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1862 (1862-12-14)
en Sankt-Peterburgo
Morto 19-an de januaro 1887 (1887-01-19) (24-jaraĝa)
en Jalto
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Tuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Literatorskie mostki (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Pavel Military School (en) Traduki (nekonata valoro–1882)
The First Saint-Petersburg Gymnasium (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Semjon Jakovleviĉ NADSON (ruse: Семён Яковлевич Надсон; la 14-an de decembro 1862 – la 19-an de januaro 1887) estis juddevena rusa poeto. Li estas historie konata kiel la unua juda poeto kiu atingis nacian famon en Rusio.

Lia patro estis judo, kiu konvertiĝis al la greka ortodoksa kristanismo kaj ŝtatoficisto en Sankt-Peterburgo. Lia patrino, Alexandra, estis ortodoksa ruso.

Kvankam li publikigis nur unu poemaron antaŭ ol li mortis pro tuberkulozo en la aĝo de 24 jaroj, ĝi akiris al li grandan renomon, tamen artkritikistoj delonge forgesis pri ĝi.

La verkoj de Nadson, kiuj temigis kadukiĝon, depresion, malsanon, kaj morton, resonancis kun liaj trudiĝantaj samtempuloj kaj ĉe studentoj kun kontraŭmonaristaj konvinkiĝoj.

Lia poezio kristaligis la malkuraĝan etoson de la periodo per ĝia emfazo sur la senpoveco de "malforta voĉo" de la verkisto en sia poezio. Tiele ĝi estis egaligita al la voĉo de la landanoj.

Li estis konsiderata la plej populara poeto de Rusio dum tri jardekoj antaŭ la revolucioj de 1917 kaj estis la unua juda, kiu atingis tian nacian renomon.