Saltu al enhavo

Senarbigo en Kostariko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parte arbara pejzaĝo en Kostariko

Senarbigo grave damaĝis biodiversecon kaj ekosistemojn en Kostariko. Bovbredado, planta kultivado, kaj lignohakado estis ĉefaj motivoj. Ĝi kaŭzas inundojn, erozion de grundoj, kaj perdon de biodiverseco. Post la aprobo de la Arbara Leĝo en 1996, Kostariko sukcesis haltigi la senarbigon kaj eĉ komencis regrandigi la areon de arbaroj.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Bredado[redakti | redakti fonton]

En la jardeko de 1950, kiam la loĝantaro de Kostariko kreskis kaj samtempe la tutmonda prezo de viando kreskis, kostarikanoj komencis forhaki arbarojn por fari paŝtejojn, bredi bovojn, kaj eksporti bovaĵon. Post tiam la areo de paŝtejoj pliiĝis je 62%. Tial Kostariko estis unu el la plej rapide senarbigataj landoj en la mondo dum la jardeko de 1960.[1] La problemo pligraviĝis en tiu jardeko ĉar Usono pruntis milionojn da dolaroj al kostarikaj bredistoj por produkti bovaĵon. Post kolapso de la vianda merkato en la jardeko de 1980, pli da paŝtejoj estis forlasataj. Malgraŭ tiuj malsukcesoj, bovbredado plu daŭras en Kostariko; en 2017, 35.5% de la teritorio estis uzata por paŝtado, kaj laŭtakse 30% de la ellasoj de forcejaj gasoj venis de brutobredado.[2]

Senarba tero en provinco Guanacaste

Inter 1956 kaj 1985 granda parto de la mangrovoj de la Golfo de Nicoya estis detruita por fari salikokajn bredejojn.[3]

Kultivado[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ kultivado, precipe komercaj kultivaĵoj kaj specife bananaj plantejoj, signife kontribuis al la problemo.[4] La efiko estis plej grava al malaltejaj pluvarbaroj, da kiuj 530 km2 pereis, ĉefe en la atlantika regiono kaj norda regiono.

Demografiaj ŝanĝoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam la grandaj plantejoj plejparte apartenas al grandaj, ofte transnaciaj kompanioj, ankaŭ malriĉaj civitanoj pliigis la postuladon de tero, kiam loĝantara premo devigis ilin migri en arbarkovritajn teritoriojn. En la jardeko de 1990 oni konstatis ke la demografia dinamiko pli rolis en la daŭranta senarbigo ol la nombra kresko de la loĝantaro. La ekonomia krizo de la jardeko de 1980 malpliigis migradon en la urbojn, kaj pli da senteraj malriĉuloj translokiĝis al forlasitaj bienoj kaj aliaj kamparaj teritorioj. Tio pligravigis median malbonigon en arbaroj kaj senarbigon apud vojoj.[4] En la Duoninsulo Osa, kamparanoj okupis 10 000 hektarojn ĝis Prezidanto Daniel Oduber Quirós kreis la Nacian Parkon Corcovado.[5]

Registara neago[redakti | redakti fonton]

La registaro ne ĉiam kapablas efektivigi siajn arbarprotektajn leĝojn. Pli ol duono de la pluekzistanta arbara areo estas relative sekure protektata en naciaj parkoj, naturrezervejoj, kaj faŭnflaŭraj rifuĝejoj. Tamen por la alia, private posedata duono, lignohakaj permesiloj estas pli facile akireblaj. Laŭ unu esploro pri kontraŭleĝa lignohakado, 54% de la enketitoj opiniis, ke kontraŭleĝe hakita ligno estas transportata tute same kiel rajte hakita - en plena taglumo, dum deĵoraj horoj, kun registroj kaj ŝildoj akceptataj de la Arbara Administracio de la Ŝtato, kaj tra la ŝoseaj kontrolejoj; 43% opiniis, ke oni uzas ankaŭ aliajn manierojn (Campos J. et al. 2001[6])

Solvoj[redakti | redakti fonton]

Arbaroj de Nubarbaro-Rezervejo de Monteverde kaj Nacia Parko Vulkano Arenal

La respondo de la kostarika registaro kontraŭ senarbigo estas laŭdita de multaj sciencistoj kiel unu el la plej efikaj registaraj programoj kontraŭ senarbigo.[7] Ĝi estas aparte ambicia kaj unu el la plej evoluintaj de tropikaj pluvarbaraj landoj. La plej grave rolanta faktoro estas la monpagoj starigitaj por instigi, ke terposedantoj plantu novajn arbojn.[8]

En 1995 novaj protektejoj estis kreitaj, kaj kroma 13% de la lando, inklude aparte biodiversajn lokojn, estas protektata en private posedataj rezervejoj. En Kostariko eĉ malgrandaj areoj povas havi altan nivelon de biodiverseco kaj ekozona diverseco. Ekzemple, unu protektejo estas arbara strio, kiu etendiĝas tra 60 km de la maro tra naŭ ekologiaj zonoj ĝis alteco de 3810 m.

Pago por mediaj servoj[redakti | redakti fonton]

La programo de PSA (pago por servicios ambientales, t.e. "pago por mediaj servoj")[7] fondiĝis en 1996 por pagi al bienposedantoj por ke ili efektivigu praktikojn, kiuj protektas akvofontojn kaj malpliigas ellasojn de karbondioksido en la atmosferon.[8] En 2023 ĝi pagis terposedantojn po 36 823 kolumbojn (proksimume 71 usonajn dolarojn) por hektaro da arbaro por jaro.[9] Ĝi estis la unua programo de pago por mediaj servoj efektivigita en tuta lando.[10] Ĝi rezultis de la Arbara Leĝo (Leĝo 7575) de la jaro 1996, kiu prioritatis mediajn servojn super aliaj arbar-rilataj agadoj, kiel lignohakado, kaj kiu starigis la Nacian Fonduson de Arbara Financo (Fondo Nacional de Financiamiento Forestal, FONAFIFO).[11]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2019) “Deforestation and secondary growth in Costa Rica along the path of development”, Regional Environmental Change 19 (2), p. 587–597. doi:10.1007/s10113-018-1432-5. 
  2. . Reforesting the Land in Costa Rica and Rethinking Grazing (en-US) (2017-04-14). Alirita 2022-04-19.
  3. Cifuentes-Jara, Miguel, k. al. 2014. "Dinámica de uso de la tierra y potencial de mitigación de los manglares del Golfo de Nicoya." 24
  4. 4,0 4,1 (1998) “”, Population and Environment 20 (2), p. 149–185. doi:10.1023/A:1023319327838. 
  5. (2009) “Buying Up Nature: Economic and Social Impacts of Costa Rica's Ecotourism Boom”, Latin American Perspectives 36 (3), p. 93–107. doi:10.1177/0094582X09334299. 
  6. Cerda; Orozco-Aguilar, Luis; Sepúlveda, Norvin; Ordoñez, Jenny; Carreño-Rocabado, Geovana; Amores, Freddy; Caicedo, Willan; Oblitas, Samuel kaj al.. (31-a de majo 2019) Agroforestry for sustainable agriculture, p. 467–509. ISBN 978-1-78676-220-7.
  7. 7,0 7,1 How Costa Rica Reversed Deforestation and Became an Environmental Model (en-GB) (2021-10-19). Alirita 2022-04-19.
  8. 8,0 8,1 . This country regrew its lost forest. Can the world learn from it? (angle) (2020-07-27). Alirita 2022-04-19.
  9. Statistiko de PSA
  10. Pagiola, Stefano . “Payments for environmental services in Costa Rica”, Ecological Economics 65 (4), p. 712–724. doi:10.1016/j.ecolecon.2007.07.033. 
  11. Ringhofer, Lisa; Singh, Simron J.; Smetschka, Barbara (2013). “Climate Change Mitigation in Latin America: A Mapping of Current Policies, Plans and Programs”, Institute for Social Ecology Working Paper 143.