Sender Freies Berlin
Sender Freies Berlin | ||
---|---|---|
Sender Freies Berlin | ||
Sendostacio Libera Berlino | ||
German public state broadcaster vd | ||
Dum | 12-a de novembro 1953 - 30-a de aprilo 2003 | |
Antaŭulo | Nordwestdeutscher Rundfunk | |
Sekvanto | Rundfunk Berlin-Brandenburg | |
Jura formo | aŭtonoma ŝtata radiostacio kaj televida sendostacio | |
Fondita | 1953 | |
Sidejo | okcidenta Berlino, ekde 1990 la reunuiĝinta Berlino | |
Lando | Germanio | |
Agokampo | dissenda televido | |
Malfondita | la 1-an de majo 2003 (vidu tekste) | |
Sender Freies Berlin (SFB), en Esperanto Sendostacio Libera Berlino, estis ekde sia fondado la 12-an de novembro 1953 (komcenco de la dissendado estis la 1-a de junio 1954) ĝis la 30-a de aprilo 2003 la federacilanda radio por okcidenta Berlino kaj ekde 1990 por la reunuiĝinta Berlino. La nomo de la aŭtonoma ŝtata radiostacio kaj televida sendostacio estis aludo al la „libera“ okcidenta Berlino kiel dislimiĝo kontraŭ orienta Berlino kun la ŝtata radio de GDR.
Valide ekde la 1-a de majo 2003 SFB kunfandiĝis kun la Ostdeutscher Rundfunk Brandenburg (ORB) al nova Rundfunk Berlin-Brandenburg (RBB). ORB kaj SFB estis membroj de la Arbeitsgemeinschaft der öffentlich-rechtlichen Rundfunkanstalten der Bundesrepublik Deutschland (ARD), same kiel ankaŭ nun RBB.