Senegala arbalciono
Senegala arbalciono | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Senegala arbalciono
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Halcyon senegalensis (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Senegala arbalciono (Halcyon senegalensis) estas arbalciono, tio estas birdo de la grupo de Alcededoj, kiu enhavas ankaŭ la alcionon, kukabaraojn kaj aliajn arbalcionojn.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tiu estas mezgranda arbalciono, 20–23 cm longa. La plenkreskulo havas brilbluajn dorson, flugilojn kaj voston. La kapo, kolo kaj subaj partoj estas blankaj, kaj la ŝultroj estas tre brilnigraj. La flugo de la Senegala arbalciono estas rapida kaj rekta. La granda beko havas ruĝan supran makzelon kaj nigran suban makzelon. La kruroj estas brilruĝaj. Kelkaj birdoj povas havi grizecajn kapojn, kio konfuzigas kun Mangleja arbalciono.
Tamen, la bridoj estas malhelaj, formante malhelan strion traokulan (la strio ne etendiĝas tra la okulo en la Mangleja arbalciono), kaj la subflugiloj, unuarangaj kaj duarangaj estas nigraj kun blankaj subkovrilajn (estas nigra makulo en la blankaj kovriloj en Mangleja arbalciono). La internaj retoj de la flugilplumoj estas blankaj, kreante distingigan blankan flugilstrion (tute ne estas blanko en flugiloj de Mangleja arbalciono). La brusto estas blanka (multe pli grizeca en Mangleja arbalciono). Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj kaj havas brunan bekon.
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi specio estas amplekse distribuita en tropika Afriko sude de Saharo kaj el Pretorio norden. Tiu arbalciono estas esence loĝanto ĉe 8° de la ekvatoro, sed pli nordaj kaj sudaj loĝantaroj estas migrantaj, movante al la ekvatora zono en las eka sezono.
Ĝi estas komuna specio de ampleksa vario de arbaraj habitatoj kun kelkaj arboj, ĉefe Akacioj, inklude ĉe homaj loĝejoj. Kvankam ĝi estas "alciono", ĝi preferas pli sekajn habitatojn en pli tradiciaj arbaroj kaj povas esti malproksime de akvo. Ĝi estas ofte soleca sed povas aperi en etaj grupoj.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]La Senegala arbalciono estas agreseme teritoria, atakante entrudulojn inklude homojn. Ĝi havas rimarkindan montroceremonion dum kiu la flugiloj malfermiĝas por montri la blankajn striojn.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La nesto estas arbotruo elfosita de pego aŭ libiedo. Oni faras ununuran ovodemetadon de po 3 rondoformaj blankaj ovoj.
Manĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝi ĉasas el videbla gvatejo, ofte sur morta branĉo de arbo, aŭ gvatas kviete en duonombro dum atendas predon. Tio estas ĉefe ampleksa vario de grandaj insektoj, sed ankaŭ aliajn artropodojn, serpentojn, fiŝojn kaj ranojn.
Voĉo
[redakti | redakti fonton]La voĉo de tiu bruema arbalciono estas laŭta trilo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Halcyon senegalensis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Ne minacata
- Kingfishers, Bee-eaters and Rollers de Fry, Fry kaj Harris, ISBN 0-7136-8028-8