Senpintigita 16-ĉelo
Senpintigita 16-ĉelo | |
Figuro de Schlegel kun okedraj ĉeloj montritaj | |
Speco | Uniforma plurĉelo |
Vertica figuro | Kvadrata piramido (3 senpintigitaj kvaredroj kaj 1 okedro kuniĝas je ĉiu vertico) |
Bildo de vertico | Bildo de vertico |
Simbolo de Schläfli | t0,1{4,3,3} t0,1{31,1,1} |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
Verticoj | 48 |
Lateroj | 120 |
Edroj | 64 trianguloj {3} 32 seslateroj {6} |
Ĉeloj | 8 okedroj (3.3.3) 16 senpintigitaj kvaredroj (3.6.6) |
Geometria simetria grupo | B4 [3,3,4] D4 [31,1,1] |
Propraĵoj | Konveksa |
En geometrio, la senpintigita 16-ĉelo estas konveksa uniforma plurĉelo. Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti farita per tranĉo de verticoj de la regula 16-ĉelo je 1/3 de la latera longo. Ĉi tio donas la 16 senpintigitajn kvaredrajn ĉelojn, kiuj prezentas 8 okedrojn - verticajn figurojn de la fonta plurĉelo.
Ĝi estas barita per 24 ĉeloj: 8 regulaj okedroj, kaj 16 senpintigitaj kvaredroj. Ĝi ne estas la regula 24-ĉelo, sed estas simila al ĝi. Senpintigo de la 16-ĉelo je 1/2 de la lateraj longo rezultiĝas je la regula 24-ĉelo, kiu havas pli grandan gradon de simetrio ĉar la senpintigitaj ĉeloj iĝas identajn kun la verticaj figuroj de la fonta plurĉelo.
Strukturo
[redakti | redakti fonton]La senpintigitaj kvaredroj estas kunigitaj unu al la alia tra iliaj seslateraj edroj. La okedroj estas kunigitaj al la senpintigitaj kvaredroj tra iliaj triangulaj edroj.
Projekcioj
[redakti | redakti fonton]La okedro-unua paralela projekcio de la senpintigita 16-ĉelo en 3-dimensian spacon estas jena:
- La projekcia koverto estas senpintigita okedro.
- La 6 kvadrataj edroj de la koverto estas la bildoj de 6 el la okedraj ĉeloj.
- Bildo de 2 la aliaj okedraj ĉeloj estas okedro situita je centro de la koverto, tuŝante centrojn de la 6 kvadrataj edroj de la koverto.
- La cetera spaco inter la koverto kaj la centra okedro estas plenigita per 8 senpintigitaj kvaredroj, malformigita per la projekcio. Ĉi tiuj estas la bildoj de la 16 senpintigita kvaredraj ĉeloj, po 2 ĉeloj al ĉiu bildo.
Ĉi tiu aranĝo de ĉeloj en projekcio estas analoga al la aranĝo de edroj en la projekcio de la senpintigita okedro en 2-dimensian spacon. Do, la senpintigita 16-ĉelo povas esti konsiderata kiel la 4-dimensia analoga de la senpintigita okedro.