Serba Civitana Konsilio
Serba Civitana Konsilio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Српско грађанско вијеће, СГВ / Srpsko Građansko Vijeće, SGV | |||||
ne-registara organizaĵo | |||||
Komenco | 1994 | ||||
Sidejo | Bosnio kaj Hercegovino | ||||
Tipo | homrajta neregistara organizaĵo | ||||
Lingvoj | |||||
| |||||
La organizaĵo Serba Civitana Konsilio - serbe Српско грађанско вијеће, СГВ / Srpsko Građansko Vijeće, SGV - estis homrajta, senprofitcela ne-registara organizaĵo en Bosnio kaj Hercegovino. En 1995 al la organizaĵo estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.
La organizo estis kreita en marto 1994 fare de eminentaj serboj vivantaj en Bosnio kiuj estis lojalaj al la multetna demokrata bosnia registaro kaj malaprobis "la Pale-reĝimon" de Radovan Karadžić. Ili do dum la daŭro de la Bosnia Milito estis lojalaj al la respubliko Bosnio kaj Hercegovino kaj malaprobis la ideon de Respubliko Serba en difinitaj partoj de la lando. SCK kreskis al proksimume 50 000 membroj, inkluzive de proksimume triono de ĉiuj bosniaj serboj vivantaj en lokoj daŭre kontrolitaj fare de la bosnia registaro dum la interkonsento de Dayton, estante organizita tra 20 oficoj en urboj en tiuj lokoj.
La organizo serĉis atingi pacon sub la principoj de konservado de demokrata, internacie agnoskita kaj suverena Bosnio kaj Hercegovino. Ĉefaj celoj estis
- la egaleco de ĉiuj civitanoj
- la rajto de ĉiuj forlokitaj kaj forpelitaj civitanoj reveni al siaj hejmoj
- kaj la puno de ĉiuj militkrimuloj.
Pro ilia aktivismo, membroj de la SCK estis specife celitaj por atenco.