Saltu al enhavo

Serge Gainsbourg (pariza metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Serge Gainsbourg.

Serge Gainsbourg
Les Lilas
Metrostacio Serge Gainsbourg
Metrostacio Serge Gainsbourg
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Komunumo Les Lilas
Geografia situo 48° 52′ 53″ N, 2° 25′ 38″ O (mapo)48.88125832.42722778Koordinatoj: 48° 52′ 53″ N, 2° 25′ 38″ O (mapo)
Serge Gainsbourg (Parizo kaj ĉirkaŭurbo)
Serge Gainsbourg (Parizo kaj ĉirkaŭurbo)
DEC
Serge Gainsbourg
Situo sur mapo de Parizo kaj ĉirkaŭurbo
Map
Serge Gainsbourg
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 2
Historio
Malfermo 2024
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Metro-linio M11
vdr

Serge Gainsbourg[1] estas la nomo (la provizora nomo de la stacio estis Liberté) de metrostacio sur linio 11 de la Metroo de Parizo.

Stacio[redakti | redakti fonton]

Ekde la 13-a de junio 2024, la stacio priservas komunumon Les Lilas[2]. La urbestro, Daniel Guiraud, akiris la konsenton de Jane Birkin por uzi la nomon Serge Gainsbourg[3]. La urbo ankaŭ volas starigi bronzan statuon de la aŭtoro-komponisto de la kanzono « Le Poinçonneur des Lilas »[3].

Stacio Serge Gainsbourg situas en komunumo Les Lilas, sub Bulvardo du Général-Leclerc-de-Hautecloque inter enirejo de Skvaro Henri-Dunant kaj Vojeto Giraud. Tiu nomo do ne signifas ke la stacio priservos ĝardenon "Serge-Gainsbourg" de "porte des Lilas", kiu troviĝas je 1,5 km okcidente[4].

La stacio disponas pri du alirejoj, ene de Skvaro Henri-Dunant okcidente kaj pli proksime al kruciĝejo de Strato de la Liberté oriente. La okcidenta alirejo havas la formon de kiosko, eta malpeza konstruaĵo, kiu koncentras la tuton de vertikalaj fluoj kondukantaj al biletvendejo, tio estas ŝtuparo, du rulŝtuparoj, kaj du liftoj. La alirejo enhavas du simetriajn ŝaktojn, por ŝtuparo kaj rulŝtuparo. La kajoj havas profundon de 20 metroj.

Interkonektoj[redakti | redakti fonton]

  • RATP Linio Till’Bus (515)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]