Saltu al enhavo

Sergej Gerasimov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergej Gerasimov
Persona informo
Сергей Апполинариевич Герасимов
Naskiĝo 21-an de majo 1906 (1906-05-21)
Morto 26-an de novembro 1985 (1985-11-26) (79-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Russian State Institute of Performing Arts (en) Traduki (–1928) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Tamara Makarova (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro
politikisto
pedagogo
instruisto
filmaktoro
scenaristo
aktoro
dramaturgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1924–1985 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sergej Appolinarieviĉ GERASIMOV (ruse Сергей Апполинариевич Герасимов; naskiĝis la 21-an de majo (n.s.) 1906 en vilaĝo Kundravio, Ĉeljabinska gubernio, Rusia Imperio, mortis la 28-an de novembro 1985 en Moskvo) estis rusa kinoreĝisoro, aktoro, dramisto kaj profesoro de VGIK.

Lia patro Appolinario Alekseeviĉ Gerasimov estis nobelo laborinta kiel inĝeniero en Sankt-Peterburgo. Pro kontraŭleĝa politika agado li estis ekzilita al Siberio. Tie li konatiĝis kun hebreino Julia (Judif) Borisovna Estroviĉ, al kiu li edziĝis. Ŝi ankaŭ estis ekzilitino. La gepatroj havis kvin infanojn, el kiuj Sergej estis plej juna. En 1909 la patro pereis.

Post fino de mezlernejo Sergej komence de la 20-oj jaroj translokiĝis al Leningrado, kie li studis en Instituto de surscenaj belartoj. En 1928 li ĝin sukcese finis. En 1924 komenciĝis lia kinokariero. Tiam li laboris kiel aktoro kaj asistanto de reĝisoro. En 1930 li iĝis profesia kinoreĝisoro en prestiĝa filmstudio "Sovkino" (ekde 1934 ĝis nun - "Lenfilm").

En 1927 li edziĝis al Tamara Makarova, tre talenta aktorino, kiu studis kune kun li en la Instituto. La geedzoj travivis kune 58 jarojn kaj multe kunlaboris.

Dum la Dua mondmilito Gerasimov restis en la sieĝita Leningrado, kiun atakis la germana armeo, por filmi grandan teruron estintan tie en 1941-1944. En 1945 li estis ĉefo de kinokroniko pri la Venkoparado okazinta sur la Ruĝa Placo de Moskvo.

Samtempe kun filmado tiam Gerasimov komencis instrui la kinoproduktadon en VGIK. Li kune kun Tamara Makarova fondis la studion, en kiu ili edukis multajn geaktorojn kaj gereĝisorojn. Ĝi estis reale unika skolo de tiuj talentaj gemajstroj.

Dum vizito al Usono Sergej Gerasimov konatiĝis kun Charlie Chaplin, kiu tre alte taksis lian laboron. Ambaŭ eminentuloj longtempe amikis. Charlie donacis al Sergej sian faman bastonon, kun kiu li multe rolis.

La geedzoj ne havis propran filon, sed edukis la nevon de Tamara, kiu laboris kiel kinodramisto. Sergej Appolinarieviĉ Gerasimov mortis pro kormalsano kaj estas sepultita en Novodeviĉje tombejo de Moskvo.

Iuj liaj filmoj

[redakti | redakti fonton]

kiel reĝisoro

[redakti | redakti fonton]
  • 1929 — Двадцать два несчастья (Dudek du malfeliĉoj)
  • 1932 — Сердце Соломона (Koro de Solomono)
  • 1936 — Семеро смелых (Sep gebravuloj)
  • 1938 — Комсомольск (Komsomolsko)
  • 1939 — Учитель (Instruisto)
  • 1941 — Маскарад (Maskerado)
  • 1941 — Встреча с Максимом (Rendevuo kun Maksim)
  • 1941 — Чапаев с нами (Ĉapajev kune kun ni)
  • 1943 — Непобедимые (Nevenkebloj)
  • 1944 — Большая земля(Granda Tero)
  • 1948 — Молодая гвардия (Juna Gvardio)
  • 1951 — Сельский врач (Vilaĝa kuracisto)
  • 1954 — Надежда (Espero)
  • 1958 — Тихий Дон (Kvieta Dono)
  • 1959 — Говорит спутник (Parolas Sputniko)
  • 1961 — Карьера Димы Горина (Kariero de Dima Gorin)
  • 1961 — У Крутого Яра (Ĉe kruta riverbordo)
  • 1962 — Люди и звери (Homoj kaj bestoj)
  • 1967 — Журналист (Ĵurnalisto)
  • 1970 — У озера (Ĉe lago)
  • 1972 — Любить человека (Ami la homon)
  • 1974 — Дочки-матери (Filinoj-patrinoj)
  • 1976 — Красное и чёрное (La Ruĝo kaj la Nigro)
  • 1980 — Юность Петра (Junaĝo de Petro la 1-a)
  • 1981 — В начале славных дел (Enkomence de gloraj aferoj)
  • 1984 — Лев Толстой (Leo Tolstoj)

kiel dramisto

[redakti | redakti fonton]
  • 1934 — Люблю ли тебя? (Ĉu mi vin amas?)
  • 1954 — Надежда (Espero)
  • 1956 — Дорога правды (Vojo de vero)
  • 1958 — Память сердца (Memoro de koro)
  • 1959 — Говорит спутник (Parolas Sputniko)
  • 1962 — Люди и звери (Homoj kaj bestoj)
  • 1967 — Журналист (Ĵurnalisto)
  • 1970 — У озера (Ĉe lago)
  • 1972 — Любить человека (Ami la homon)
  • 1974 — Дочки-матери (Filinoj-patrinoj)
  • 1980 — Юность Петра (Junaĝo de Petro la 1-a)
  • 1981 — В начале славных дел (Enkomence de gloraj aferoj)
  • 1984 — Лев Толстой (Leo Tolstoj)

kiel aktoro

[redakti | redakti fonton]
  • 1925 — Мишки против Юденича —(Miŝki kontraŭ Judeniĉ)
  • 1926 — Чёртово колесо —(Diabla rado)
  • 1926 — Шинель — (Palto)
  • 1927 — Братишка —(Frateto)
  • 1927 — Чужой пиджак — (Fremda jako)
  • 1929 — Новый Вавилон (Nova Babilono)
  • 1929 — Обломок империи (Stumpo de la Imperio)
  • 1931 — Одна — (Solulino)
  • 1932 — Три солдата — (Tri soldatoj)
  • 1933 — Дезертир (Dizertinto)
  • 1934 — Разбудите Леночку (Veku Lenjon)
  • 1935 — Граница (Limo)
  • 1938 — Выборгская сторона (Viborg distrikto)
  • 1938 — Комсомольск (Komsomolsko)
  • 1941 — Маскарад (Maskerado)
  • 1962 — Люди и звери — (Homoj kaj bestoj)
  • 1967 — Журналист -(Ĵurnalisto)
  • 1969 — У озера -(Ĉe lago)
  • 1974 — Дочки-матери - (Filinoj-patrinoj)
  • 1984 — Лев Толстой - (Leo Tolstoj)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]