Saltu al enhavo

Serio Aloysius Archer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Serio Aloysius Archer
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Aloysius Archer estas la ĉefrolulo de historia krimromana trilogio, verkita en la stilo hardboiled de la usona verkisto David Baldacci inter 2019 kaj 2022. La scenejo de la romanoj estas Usono fine de la jardeko de 1940. Archer estas veterano de la Dua Mondmilito, miskondamnita, malliberigita, kaj ĵus fininte sian kondamnodaŭron. En la unua romano, Unu bona faro (One Good Deed, 2019), la unua laboro de Archer, kolekto de ŝuldo en rivaleco inter du malbonkoraj riĉaj viroj en urbeto de centra Usono, enmiksas lin en murdon kaj devigas lin roli kiel amatora detektivo. En la du sekvaj, Vetemulo (A Gambling Man, 2021) kaj Sonĝurbo (Dream Town, 2022), li solvas murdojn kiel profesia detektivo en Kalifornio. Recenzoj laŭdis la simpatian bildigon de Archer kiel talentan kaj principeman junulon, kiu respektas virinojn pli ol viroj de lia epoko kutimas, kaj ankaŭ la rekreon de la spirito de la epoko kaj ties klasika krimliteratura stilo.[1][2][3] La temo kaj stilo estas nekutimaj por Baldacci.[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Kirkus Reviews. 2019. Recenzo de One Good Deed. 87(22).
  2. Pitt, David. 2021. Recenzo de A Gambling Man. Booklist 117(7).
  3. Burkhardt, Joanna M. 2022. Recenzo de Dream Town. Library Journal 147(6).
  4. Quint, Ellen. 2022. Recenzo de One Good Deed. AudioFile 28(3).