Serotonino
Serotonino | |||
Plata kemia strukturo de la Serotonino | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Serotonino | |||
Agadkampoj de la serotonino kaj dopamino en la cerbo | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 50-67-9 | ||
ChemSpider kodo | 5013 | ||
PubChem-kodo | 5202 | ||
Merck Index | 15,8601 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blanka pulvoro | ||
Molmaso | 176.215 g·mol−1 | ||
Fandpunkto | 167.7 °C | ||
Bolpunkto | 416±30 °C | ||
Acideco (pKa) | 10.16 | ||
Solvebleco | Akvo:Malmulte solvebla | ||
Mortiga dozo (LD50) | 750 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R20/21/22 R36/37/38 | ||
Sekureco | S26 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝo | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H301, H361 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P264, P270, P281, P301+310, P308+313, P321, P330, P405, P501[1] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Serotonino, aŭ 5-hidrokso-triptamino (5-HT) respektive enteramino, estas biogena amino kaj kune kun dopamino, noradrenalino kaj adrenalino apartenas al la grupo de Monoaminoj. Ĝi kreiĝas el la aminoacido triptofano. Serotonino en la organismo de homoj kaj bestoj funkcias kiel hista hormono kaj kiel nervotransigilo en la centra nerva sistemo, la intestara nerva sistemo, la kardiovaskula sistemo kaj en la sango. La nomo kaŭziĝas pro la efiko de la substanco al la sangopremo: serotonino estas tiu komponento de la sero, kiu reguligas la premon (latine tonus) en la angioj.
En la homo la amino serotonino kreiĝas en la sekvaj organoj el la aminoacido L-triptofano:
Serotonino stokiĝas en neŭronoj, sed ankaŭ ekzemple en la trombocitoj kaj la mastocitoj.
Pluraj medikamentoj specife uzas la mekanismon pri inhibicio de nervotransigiloj en bestoj kaj homoj. Ekzemplo estas la selektivaj serotoninaj reakceptaj inhibiciiloj (SSRI) en la medicina terapio de deprimo.
Pluraj ricevantoj pri serotonino estas konataj, kiu estas grupitaj en 7 familioj: 5-HT1 ĝis 5-HT7. Krom 5-HT3 ili estas proteino-G-ligataj.
Kunrilataj temoj
[redakti | redakti fonton]-
Serotonino