Saltu al enhavo

Sesame Workshop

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sesame Workshop
neprofitcela organizaĵo vd
Dum 20-a de majo 1968 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Children's Television Workshop
Fondintoj Joan Ganz Cooney • Lloyd Morrisett vd
Ĉefestro(j) Sherrie Rollins Westin vd
Sidejo 1 Lincoln Plaza
Lando Usono
Dungitoj 813 (stato: 2003)
Agokampo Sesame Street
TTT Oficiala retejo
vdr

Sesame Workshop, Inc. (SW), origine konata kiel Children's Television Workshop, Inc. (CTW), estas usona neprofitcela organizaĵo respondeca pri la produktado de pluraj edukaj porinfanaj programoj — inkluzive de sia unua kaj plej konata, Sesame Street — kiuj estis televidigitaj internacie. Televida produktoro Joan Ganz Cooney kaj fondusa administranto Lloyd Morrisett evoluigis la ideon formi organizon por produkti Sesame Street, televidserion kiu helpus infanojn, precipe tiujn el malriĉaj familioj, prepariĝi por lernejo. Ili pasigis du jarojn, de 1966 ĝis 1968, esplorante, evoluigante, kaj kolektante monon por la nova serio. Cooney estis nomumita kiel la unua administra direktoro de la Workshop, kiu estis priskribita kiel "unu el la plej gravaj televidaj evoluoj de la jardeko".[1]

Sesame Street estis elsendita por la unua fojo en National Educational Television (NET) kiel serio la 10-an de novembro 1969, kaj translokiĝis al la posteulo de NET, Public Broadcasting Service (PBS), fine de 1970. Gerald S. Lesser kaj Edward L. Palmer estis dungitaj por fari esplorojn por la serio. Ili estis respondecaj pri la planado, produktado, kaj taksado de la televidprogramo, kaj de la rilatoj inter televidaj produktoroj kaj edukistoj. Tiu sistemo estis poste nomata "CTW-modelo". Tiu ĉi modelo estis aplikata al la aliaj televidaj serioj de la organizaĵo, inkluzive de The Electric Company kaj 3-2-1 Contact. La fruaj 1980-aj jaroj estis malfacila periodo por la Workshop. Ĝi penis allogi novajn spektantojn por siaj aliaj produktadoj. Sinsekvo de de malbonaj investoj cetere damaĝis la organizon ĝis pluraj licencaj interkonsentoj sukcese stabiligis ĝiajn enspezojn je 1985.

Sekvante la sukceson de Sesame Street, CTW disvolvis aliajn agadojn, inkluzive de malsukcesaj projektoj pri plenkreskulaj programoj, publikado de libroj kaj muziko, kaj internaciaj kunproduktaĵoj. En 1999, CTW kunlaboris kun MTV Networks por krei edukkanalon nomatan Noggin. La Workshop produktis gamon da originalaj serioj por Noggin, inkluzive de The Upside Down Show, Sponk!, kaj Out There. La 5-an de junio 2000, CTW ŝanĝis sian nomon al Sesame Workshop[2] por pli bone reprezenti siajn agadojn preter televido.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Davis, pp. 125–126
  2. Joan Ganz Cooney. Arkivita el la originalo je 2016-05-13. Alirita 2016-05-15.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]