Seyssel
Aspekto
Seyssel (prononcu [Sesel]) estas la nomo de du najbaraj franca komunumo sur ambaŭ bordoj de Rodano, en la regiono Rhône-Alpes.
- Seyssel en la departemento Ain, sur la dekstra (okcidenta) bordo de Rodano.
- Seyssel en la departemento Haute-Savoie, sur la maldekstra (orienta) bordo de Rodano.
Ĉar ambaŭ komunumoj estas ĉefurboj de du samnomaj kantonoj, estas du Kantonoj Seyssel, en departementoj Ain kaj Haute-Savoie.
Tri aliaj paroj da komunumoj en Francio estas en la sama situacio:
- Avricourt (Moselle) kaj Avricourt (Meurthe-et-Moselle), disigata post la Francia-Prusia Milito de 1870.
- Saint-Pierre-d'Entremont (Savoie) kaj Saint-Pierre-d'Entremont (Isère) ĉe ambaŭ bordoj de rivero Guiers.
- Le Pont-de-Beauvoisin (Savoie) kaj Le Pont-de-Beauvoisin (Isère) ankaŭ disigata de rivero Guiers.