Sfera Belvedero
Sfera Belvedero | |||
---|---|---|---|
Situo | |||
Geografia situo | 46° 46′ 49″ N, 17° 39′ 36″ O (mapo)46.78027777777817.66Koordinatoj: 46° 46′ 49″ N, 17° 39′ 36″ O (mapo) | ||
| |||
Sfera Belvedero de Balatonboglár (origine hungare: Gömbkilátó) estas simbolo de Balatonboglár, ankaŭ la plej alta punkto de la urbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La 15 metrojn diametra konstruaĵo, kiu situas sur iama vulkano proksimume 60 metrojn super la nivelo de Balatono ofertas belvidon al la lago. Tiu monto estis senarbara dum la frua 20-a jarcento, baldaŭ oni plantis arbidojn, eĉ oni konstruis lignan elvidturon. Ĝi funkciis ĝis la 1960-aj jaroj.
Mem la aluminia belvedero estis konstruita jam en la 1950-aj jaroj en Székesfehérvár kaj ĝi estis prezentita en Tutmonda ekspozicio (1958) en Bruselo, poste en foiro de Budapeŝto, fine ĝi estis portita al Balatonboglár en la 1960-aj jaroj. La belvedero oficiale prenis la nomon János Xántus en la 1960-aj jaroj. Renovigaj laboroj okazis en la 1980-aj kaj 2010-aj jaroj. La sfera turo estis deklarita historia monumento en 2009. Iam oni metis ornamlumojn sur la konstruaĵon.
La belvedero estas videbla tage-nokte ankaŭ el la kontraŭa bordo de la lago.