Saltu al enhavo

Shaquille O'Neal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shaquille O'Neal
Persona informo
Shaquille Rashaun O'Neal
Naskiĝo 6-an de marto 1972 (1972-03-06) (52-jaraĝa)
en Newark
Religio islamo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko NewarkOrlandoSan Antonio vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Sirakuza Universitato
Universitato de Fenikso - magistro de komerca administrado (–2005)
Barry University (en) Traduki - Doktoro de Eduko (–2012)
Luiziana Universitato - Bakalaŭro de Artoj (–2000)
Nov-Jorka Filma Akademio
Robert G. Cole Junior-Senior High School (en) Traduki
Luiziana Universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Shaunie O'Neal (en) Traduki (2002–2009) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Shareef O'Neal (en) Traduki, Taahirah O'Neal (en) Traduki, Shaqir O'Neal (en) Traduki, Me'arah O'Neal (en) Traduki, Amirah O'Neal (en) Traduki, Eric Velasquez (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo DJ Diesel vd
Okupo basketbalisto
kantisto
televida produktoro
podkastisto
tajboksisto
filmaktoro
filmproduktoro
entreprenisto
aktoro
real estate entrepreneur (en) Traduki
repisto
sporta anoncisto
scenaristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1993–2011 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Shaquille Rashaun O'NEAL [ ʃəˈkɪl rəˈʃɔːn əʊˈniːl ] (naskita la 6an de marto 1972 en Newark, Nov-Ĵerzejo), kromnomita Shaq (Ŝak), estas iama usona basketbaloludanto, sporta komentisto, aktoro kaj repisto. Li estis aktiva en la nordamerika profesia ligo NBA de 1992 ĝis 2011 kaj nun estas konsiderita unu el la plej bonaj ludantoj en historio de la ligo.

Dum lia 19-jara profesia kariero, li estis, interalie, 4x NBA-ĉampiono, 15x All-Star, Plej valora Ludanto (MVP) unufoje kaj gvidis la ligon en punktoj dufoje. En 2016, O'Neal estis induktita en la Naismith Memorial Basketball Hall of Fame.

Olimpika ĉampiono (1996), mondĉampiono 1994, kvarfoja NBA- ĉampiono (2000-2002, 2006). En 1996, li estis inkludita en la listo de la 50 plej bonaj ludantoj en NBA-historio, kaj li estis la plej juna el la tuta listo. Krome, li estis rekonita kiel la plej valora ludanto de la NBA en 2000, partoprenis en la Steluloplenaj Ludoj dum 15 jaroj (1993-2009), kaj, kune kun Wilt Chamberlain, tenas la rekordon de la Asocio - 9 sezonoj (5 el ili en vico) kun la plej alta procento de sukcesoj de la ludo. Shaquille O'Neal estis nomita NBA All-Star Game MVP tri fojojn en sia kariero (2000, 2004, 2009). Post fino de sia sporta kariero, li laboras kiel televida programestro kaj komentisto ĉe la sportkanalo TNT. Aperas kiel televideksperto en ludoj de NBA 2K (komencante kun NBA 2K15). Membro de la Basketbalo-Halo de Famo ekde 2016 [1][2][3][4][5].

O'Neal estas 2.16 metrojn alta kaj pezis preskaŭ 150 kg kiam li ludis, kaj dum sia kariero estis unu el la plej grandaj steloj en la usona basketballigo. Li estas konata pro uzado de sia forto kaj grandeco por gajni poentojn proksime de la korbo, kaj por kapti resaltojn (angle Rebound). Malgraŭ lia stelstatuso, li estas rigardita kiel unu el la plej malbonaj pafistoj en la NBA. O'Neal estis nomita la plej valora ludanto de la ligo en 2000.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Shaq Attaq! (1994)
  • A Good Reason to Look Up (1998)
  • Shaq and the Beanstalk and Other Very Tall Tales (1999)
  • Shaq Talks Back (2002)
  • Shaq Uncut: My Story (2011)
  • Little Shaq (2015)
  • Little Shaq Takes a Chance (2016)
  • Little Shaq: Star of the Week (2016)
  • Shaq's Family Style (2022)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. CBS Sports' 50 greatest NBA players of all time: Where do LeBron, Curry rank? (angle) (February 17, 2017). Arkivita el la originalo je December 6, 2018. Alirita December 18, 2017 .
  2. All-Time #NBArank: Shaq comes in at No. 9 (February 9, 2016). Arkivita el la originalo je April 6, 2019. Alirita December 18, 2017 .
  3. SLAM 500 Greatest NBA Players of All Time | Basketball-Reference.com (angle). Arkivita el la originalo je May 14, 2019. Alirita December 18, 2017 .
  4. . NBA All-Time Player Rankings: Top 10 Centers (angle) (September 25, 2019). Arkivita el la originalo je November 11, 2020. Alirita April 19, 2021 .
  5. Ranking the Top 50 NBA Playoff Performers of All Time (June 18, 2024). Alirita June 22, 2024 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]