Shinyanga estas urbo en Tanzanio, ĉefurbo de la samnoma regiono. Laŭ la censo de 2002 ĝi havis 92.918 loĝantojn, kun la kampara ĉirkaŭaĵo 134.523.
Ĝiaj koordinatoj estas 3° 39′ 43″ S33° 25′ 23″ O / 3.66194 °S, 33.42306 °O / -3.66194; 33.42306(mapo); ĝia alto super marnivelo estas 1160 metroj (ĉe la flughaveno). La urbo situas centre en la longa, sed mallarĝa regiono, ĉ. 250 km de la okcidenta kaj 220 km de la orienta rando. Ĉar la urbo situas proksime al la akvodislimo inter Hinda Oceano, Viktoria Lago kaj Tanganjiko, akvo mankas dum senpluvaj periodoj (inter marto kaj julio pluvo estas nekutima). En 1994 multaj homoj mortis pro manko de pura akvo kaj sekva ĥolero. Shinyanga estas unu el la du varmocentroj de la lando (la alia estas ĉe Morogoro).