Saltu al enhavo

Shulamit Aloni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shulamit Aloni
Persona informo
שולמית אלוני
Naskonomo Šulamit Adler
Naskiĝo 27-an de decembro 1928 (1928-12-27)
en Tel-Avivo
Morto 24-an de januaro 2014 (2014-01-24) (85-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Tombo Kfar Shmaryahu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj anglahebrea vd
Ŝtataneco Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Hebrea Universitato de Jerusalemo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Meretz
Ya'ad – Civil Rights Movement (en) Traduki
La Vico
Movado por Civilaj Rajtoj kaj Paco
Partio Laborista de Lando Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Udi Aloni (en) Traduki, Dror Aloni (en) Traduki, Nimrod Aloni (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
aktivulo
akvokato
homrajta aktivulo
aktivisto pri virinaj rajtoj
advokato
edukisto
verkisto
publikigisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Jerusalemo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝulamit ALONI (hebree שולמית אלוני; naskita kiel Ŝulamit Adler, la 29-an de novembro 1928 en Tel-Avivo; mortis la 24-an de januaro 2014, samloke) estis israela instruistino, advokato, civila kaj homrajta aktivulo, feministo, verkisto kaj politikisto.

Ŝi estis naskita en la familion de ĉarpentisto de Pollando. Ŝia patrino estis kudristino [1]. Ŝi estis sendita al loĝlernejo dum Dua Mondmilito dum ŝiaj gepatroj deĵoris en la Brita Armeo. De ŝiaj adoleskaj jaroj ŝi partoprenis en la socialisma movado, estis membro de Hashomer Hatzair, la Haganah, kaj servis en la Palmaĥ dum la Sendependiĝomilito, dum la batalado en Malnova Jerusalemo kaj estis kaptita fare de la jordania militistaro [2].

Post la fino de la milito, ŝi laboris kiel instruisto, edukisto de rifuĝinfanoj, kolumnisto en diversaj publikaĵoj, kaj gastigis radioprogramon dediĉitan al civilaj rajtoj [3].

En 1965, ŝi unue estis elektita al la Kneset kaj poste funkciis kiel membro ĝis 1996 (kun paŭzo de 1969 ĝis 1973). Ŝi kreis kaj dum kvar jaroj estris la Israelan Konsumantunion, poste sian propran partion Ratz (Movado por Civilaj Rajtoj), kiu aliĝis al la partio Meretz en 1991 (Aloni gvidis ĝian parlamentan frakcion) [4].

Dum la 1970-aj jaroj ŝi provis establi dialogon kun la palestinanoj en la espero atingi daŭran pacan solvon. Dum la Libana Milito (1982), ŝi kreis la Internacian Centron por Paco en la Proksima Oriento [5].

En 1992-1993, ŝi funkciis kiel Ministro de Edukado en la registaro de Jicĥak Rabin, sed estis devigita eksiĝi pro sia forta pozicio sur la bezono apartigi ŝtaton kaj religion; tiam ĝis 1996 ŝi funkciis kiel Ministro de Komunikado, Scienco kaj Kulturo [6].

Post la masakro en Hebron, Cisjordanio, la 25an de februaro 1994, Aloni vokis la deziro elpeli la judaj setlantoj el Hebron. En 2000, al ŝi estis premiita la Israela Premio por Ŝtato kaj Sociaj Agadoj. Ŝi ankaŭ ricevis la Premion Bruno Kreisky (1984) [7].

Dum ŝia politika kariero, ŝi estis elstarfiguro en la israela pacmovado kaj defendis la bezonon de dialogo kun la palestinanoj. Aloni dividis la opiniojn de la eksa prezidanto de Usono Jimmy Carter, ke Israelo sekvas politikon pri rasapartismo al la palestinanoj [8].

En 2005, kune kun aliaj lokaj gravuloj, ŝi fondis la organizaĵon Yesh Din, kiu kampanjas kontraŭ la malobservo de la homaj rajtoj de palestinanoj [9].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Shulamit Aloni (angle) (2021-06-23). Alirita 2024-07-02 .
  2. Shulamit Aloni Jewish Virtual Library; accessed January 25, 2014.
  3. Shulamit Aloni | Jewish Women's Archive (angle). Alirita 2017-12-07 .
  4. Ушла из жизни бывший лидер партии "Мерец" Шуламит Алони. jewish.ru. Arkivita el la originalo je 2014-01-26. Alirita 2014-01-25 .
  5. Shulamit Aloni | Israeli politician (angle). Encyclopedia Britannica. Alirita 2017-12-07 .
  6. Schulamit Aloni im Verzeichnis der Knesset-Abgeordneten, abgerufen am 18. September 2019.
  7. Rudoren, Jodi, "Shulamit Aloni, Outspoken Israeli Lawmaker, Dies at 86", The New York Times, 25 January 2014. (en-US)
  8. Shulamit Aloni: Yes, There is Apartheid in Israel (el Retarkivo {{{1}}})
  9. Camelia Suleiman: Language and Identity in the Israel-Palestine Conflict: The Politics of Self-Perception in the Middle East. I.B. Tauris, London 2011, ISBN 978-1-84885-819-0, S. 223.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]