Sibujano
Sibujano | ||
---|---|---|
insulo | ||
Geografia situo | 12° 25′ N, 122° 35′ O (mapo)12.41666667122.58333333Koordinatoj: 12° 25′ N, 122° 35′ O (mapo) | |
| ||
Sibujano, aŭ Sibuyan, estas lunarka insulo en Filipinoj, la dua plej granda en arkipelago de Romblon Provinco. Estante en la samnoma Sibujana maro, ĝi havas areon de 445 km² kaj havas totalan populacion de 62 815, en la censo de 2020. La insulo havas du elstarajn pintojn, nome la plej alta estas Monto Guiting-Guiting, kun alto de 2 058 metroj, sekvita de Monto Nailog, kiu estas 789 metrojn alte. La lokanoj parolas la Sibujanan dialekton de Romblomana, Bisaja lingvo.
Sibujano estis nomita kaj de lokanoj kaj de internaciaj natursciencistoj kiel "la Galapagoj de Azio", ĉar ĝi restis izole el la cetaro de la mondo ekde sia formado. Neniam en sia geologia historio ĝi estis iam konektita al ajna parto de la filipina arkipelago. Sismaj fortoj pelis 2 000 metrojn alte pinton el la Terkrusto, formante serion de pli malgrandaj pintoj kaj deklivoj.