Sidamoj
Etoso
Sidamoj | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/77/Southern_Nations%2C_Nationalities%2C_and_People%27s_Region_in_Ethiopia.svg/220px-Southern_Nations%2C_Nationalities%2C_and_People%27s_Region_in_Ethiopia.svg.png)
La sidamoj estas etno, kiu vivas en la sudokcidento de Etiopio en la Sidama Zono de la regiono Southern Peoples, Nations & Nationalities. Ili nombras proksimume 2.439.000 homojn[1].
La sidama lingvo apartenas al la kuŝidaj lingvoj. Multaj sidamoj estas kristanoj. Historie ekzistis en la regiono Gibe kelkaj sidamaj reĝlandoj, inter ili Ĝanĝero kaj Garo.
Preskaŭ 85 % de la sidamoj vivtenas sin per la agrikulturo[2]. Grava baza nutraĵo estas la muzaco (bananplanta familio) enseto, krome ili aliajn nutraĵojn kultivas kaj bovojn bredas. Kiel lukrofonto la kafoplantado grave rolas[3]. En 2003 sidamaj kafoplantistoj pro la deprecado (valorperdo) de la mondmerkataj prezoj de kafo ("kafokrizo") suferis malsatkatstrofon[4].
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Joshua Project
- ↑ en:Sidama Zone
- ↑ Sidama Development Corporation[rompita ligilo]
- ↑ Jean Ziegler, Das Imperium der Schande (La imperio de la malhonoro), ISBN 3570008789