Siegmund Suevus

Sigismundus SUEVUS aŭ Siegmund Schwabe (naskiĝinta la 26-an de julio 1526 en Fryštát, mortinta la 15-an de majo 1596) estis germana-ĉeĥa teologo kaj predikisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de urbestro li frekventis la latinan lernejon en sia naskiĝurbo. Instruisto de li estis la fama silezia humanisto Johann Hoppe kaj samklasano de la posta historiisto Joachim Cureus. Danke al municipa stipendio li povis fariĝi studento ĉe Viadrina kie li restis dum kvar jaroj. La studojn li interrompis en la aĝo de 19 jaroj por iri al Talino. Tiuurbe li estis privata instruisto por la infanoj de senatoro Bolmann, poste lernigisto ĉe publika lernejo. Poste li deĵoris en Lubeko ĉegimnazie. De Lubeko li iris al Wittenberg por aŭdi prelegojn de Filipo Melanktono. Krom teologiaĵojn li lernis en Wittenberg la predikadon kaj laŭ la volo melanktona li faris po du predikojn por semajno.
Post eksplodo de milito inter la imperiestro kaj Morico (Saksio) li devis forlasi la urbon Wittenberg kaj revenis Frankfurton. Tie ordinis lin superintendanto Andreas Musculus kaj komisiis lin prediki ĉe la kirko de la eksa kartuzio. Baldaŭ poste li troviĝis kiel diakono en Żary kaj ekde novembro 1553 (ĝis marto 1558) en Vroclavo kiel diakono de la preĝejo Sankta Mario Magdala. Ĝis februaro 1565 li estis eĉ arkidiakono tiuloke.
Sekve li estis denove en Fryštát por asistanti al la fama pastoro M. Johannes Gigas, sekve en Forst (vokite fare de von Biberstein). En 1566, Suevus posteŭlis paroĥestre Colerus en Lubań. Tie li estis ŝatata de multaj kaj okupiĝis ankaŭ pri establo de riĉa biblioteko. Post naŭ jaroj li sevkis vokon de la urbaj konsilianoj de Toruń por helpi la malsanan pastoron Franz Stuler. Novaj evoluoj en Lubań ebligis reenpostenigon tiean: dum tiuj jaroj estis pestepidemio tie, ĝenerala kresko de la prezoj kaj terura malsato. Helpadis tiam la predika potenco konsoli la fidelulojn. Post ok pastorale fruktodonaj jaroj li sekvis vokiĝon al Vroclavo iĝi paroĥestro ĉe la Franciskana preĝejo kaj preposto de la preĝejo Sankta Spirito.
Laŭ la kvanto da skribaĵoj (kiuj konserviĝis sed ne tro konatiĝis) li estis unu el la plej fekundaj predikantoj de la tiama Silezio. Kiel Gigas li aplikis en la predikado metodon analitikan-sintezan. Li evitis dogmatikaĵojn sed plendis ade malkredon. Kiel poste Johann Arndt li strebis atentigi pri paraleloj inter la Malnova Testamento kaj la Nova Testamento. Malposteulis li metode Valerius Herberger ornamante predikojn per ekzemploj el la profana historio. Krom la biblion li ofte uzis la skribaĵojn de Marteno Lutero.
Lia bildo financita de la komunumanoj videblis en la granda sakristio de la Franciskana preĝejo de Vroclavo; liaj skribaĵoj troviĝas en la Urba bilioteko de Vroclavo.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Erdmann, Christian Friedrich David: "Suevus, Siegmund" - ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie 37 (1894), p. 129-135