Sierra de Aracena
Sierra de Aracena | |||
---|---|---|---|
Komarko | |||
komarko de Andaluzio [+] | |||
Lando | Hispanio | ||
Regionoj | Andaluzio, Huelva | ||
Supermara alteco | 962 msnm [+] | ||
- koordinatoj | 38° N, 7° U (mapo)37.93458596-6.62813851Koordinatoj: 38° N, 7° U (mapo) | ||
Sierra de Aracena | |||
Vikimedia Komunejo: Sierra de Aracena [+] | |||
La Sierra, Sierra de Aracena aŭ Sierra de Onubo estas komarko hispana situa en la nordo de la provinco de Huelva, en Andaluzio. Ĝi situas okcidente de Sierra Morena. Karakteras pro montararbara pejzaĝo, abunda pluvo kompare kun najbaraj regionoj, milda klimato, naturaj vidindaĵoj kaj grava kultura heredaĵo. La plej tipa produktado estas brutobredado de porko en malferma arbaro de anzinoj kaj aliaj kverkoj kaj ties produktaĵoj.
Ĝi enhavas la municipojn de Alájar, Almonaster la Real, Aracena, Aroche, Arroyomolinos de León, Cala, Cañaveral de León, Castaño del Robledo, Corteconcepción, Cortegana, Cortelazor, Cumbres de Enmedio, Cumbres de San Bartolomé, Cumbres Mayores, Encinasola, Fuenteheridos, Galaroza, Higuera de la Sierra, Hinojales, Jabugo, La Nava, Linares de la Sierra, Los Marines, Puerto Moral, Rosal de la Frontera, Santa Ana la Real, Santa Olalla de Cala, Valdelarco kaj Zufre.
Ĝi limas oriente kun la provinco de provinco de Sevilla, sude kun la komarkoj de la Mineja Zono kaj Andévalo, okcidente kun Portugalio kaj norde kun Ekstremaduro.
Ene de la komarko de la Sierra de Aracena situas la Natura Parko de Sierra de Aracena kaj Picos de Aroche kun interesa faŭno kiel lutro, vulturoj, nigra cikonio ktp.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Aliaj komarkoj de la provinco de Onubo estas la jenaj:
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Natura Parko de Sierra de Aracena kaj Picos de Aroche
- Rura turismo en la Sierra de Aracena kaj Picos de Aroche Arkivigite je 2017-08-27 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|