Sigmund Friedl
Sigmund FRIEDL (naskiĝinta la 11-an de januaro 1851 en Lipník nad Bečvou, mortinta la 7-an de aprilo 1914 en Vieno) estis aŭstra filatelisto. Edzigis lin Emilie Siegel naskonte kvar infanojn.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Jam la 14-jaraĝa Friedl ekinteresiĝis pri filatelo; en 1854 li ekkomercis per poŝtmarkoj. En 1872 li malfermis propran vendejon en Vieno, fariĝis ŝatata fakulo kaj eklaboris kiel pruvisto de poŝtmarka aŭtentikeco. Inter liaj klientoj estis ankaŭ Philippe de Ferrari. Danke al bonaj kontaktoj kun poŝtaj laborantoj li ofte aĉetis restintajn aĵojn por posta lukra re-vendado. Tiutempe li verkis la unuan aŭstran filatelan katalogon kaj pluevoluigis albumojn. En sia vilao en Unterdöbling li establis muzeon filatelan. En 1881 kaj 1890 li organizis la unuajn grandajn aŭstrajn filatelekspoziciojn kiuj furoris internacie.
Laŭdire li eĉ ne abomenis falsadon de poŝtmarkoj koncerne la dentumon de aŭstraj seriaj markoj. En Sankt Gilgen li posedis la domon Vilao Friedl, donaco de Philipp von Ferrary. Ĝi bonege konserviĝis kaj estas grava historiisma konstruaĵo.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]- oficira kruco
- Takovo-ordeno (Serbujo)
- Ordeno rughkruca (Serbujo)
- honora civitaneco de Unterach
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Wolfgang Maassen: Wer ist wer in der Philatelie?, volumo 2, E–H, Phil Creativ, Schwalmtal, tria eldono, 2017, ISBN 978-3-932198-96-0, [. 123–128
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BDPh – Wolfgang Maassen: Wer ist wer in der Philatelie? Arkivigite je 2017-07-05 per la retarkivo Wayback Machine