Sika popolo
Aspekto
Ne konfuzu kun sikanoj kaj kun sikismo/siĥismo
Sika popolo | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La sika popolo aŭ sikoj (ankaŭ Sikka aŭ Sara Sikka) estas parto de la indoneziaj indiĝenoj el la insulo Flores, inter la riveroj Bloh kaj Napung . En la urbo de Maumere, la centro de la regiono, sikoj okupas apartan blokon[1].
La ĉefa religio de la sikoj estas la romkatolika religio[2].
Sika lingvo
[redakti | redakti fonton]La sika lingvo, kiu apartenas al la Timor-Ambon lingvaro, estas parolata de la sika popolo. La sika lingvo havas almenaŭ tri agnoskitajn dialektojn, nome la dialektojn Sikka Natar , Sara Krowe kaj Ata Tana 'Ai aŭ Sara Tana'Ai[3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) LeBar, Frank M.; Appell, George N. (1972). Ethnic Groups of Insular Southeast Asia: Indonesia, Andaman Islands, and Madagascar. Human Relations Area Files Press. p. 89. ISBN 08-753-6403-9.
- ↑ (en) "Sikka of Indonesia". PeopleGroup.org.
- ↑ (en) Tryon, Darrell T. (1995). Comparative Austronesian Dictionary: An Introduction to Austronesian Studies. Walter de Gruyter. ISBN 3-1108-8401-1.