Silao de la Victoria
Silao de la Victoria | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 36100 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 74 242 (2010) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 20° 57′ N, 101° 26′ U (mapo)20.943611111111-101.42666666667Koordinatoj: 20° 57′ N, 101° 26′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 788 m [+] | ||
Horzono | UTC-06:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Silao [+] | |||
Silao (oficiala nomo: Silao de la Victoria) estas urbo meze de komunumo Silao (komunumo) en la meksika subŝtato Guanajuato. La urbo ĉefe havas industrian kaj kamparanan strukturon.
Deveno de la nomo
[redakti | redakti fonton]La origina setlejo nomiĝis “Tzinacua en la navatla lingvo, kiu rilatas al la akvofontoj, kiuj estas ĉirkaŭ Silao. La nomo en la otomia lingvo estas Tsinäkua kaj ĝi havas la saman signifon.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la loko kie nun situas Silao estis otomia setlejo, kiu poste ricevis la nomon Tzinacua, kiam la purepeĉoj ĝin konkeris. Poste oni ŝanĝis la nomon, vokante ĝin iom post iom Sinaua, kiu signifas "sen akvo"; poste Silagua kaj fine Silao. Silao en la jaro 1833 ricevis la titolon de vilaĝo kaj je la 12a de 1861 ĝi oficiale fariĝis urbo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Silao esas en la tiel nomata regiono I (regiona disdivido de la meksika subŝtato Guanajuato) kaj estas en la nordoriento de la ŝtato. La geografiaj koordinatoj estas: 100° 25´ 59´´ okcidenta longitudo kaj 20° 56´ 24´´ norda latitudo. La meza alteco super la marnivelo estas 1,780 metroj. Laŭ la teritorio ĝi okupas 531.41 kvadratkilometrojn. Norde ĝi havas limon kun la komunumo Guanajuato, sude kun la komunumo Irapuato, sudoriente kun Romita kaj okcidente kun León.
Hidrogeografio
[redakti | redakti fonton]La rivero Silao Silao fluas tra la plej granda parto de la komunuma teritorio.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato de la komunumo estas duonvarme kun pluvoj en somero kaj meza jara temperaturo de 18°C. La maksimuma meza temperaturo estas en majo ĝis 24°C kaj kun minimuma temperaturo en decembro kaj januaro je 15°C gradoj.
Poblacio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la lasta popolnombrado de la meksika nacia statistika instituto INEGI la komunumo havis 147,123 loĝantojn. En la urbo vivas 66,483 personoj, el tiuj 32,078 viroj kaj 34,405 virinoj.
Etnikaj Grupoj
[redakti | redakti fonton]En la komunumo de Silao vivas 203 loĝantoj kun indiĝena deveno, do nur 0.15% de la tuta enloĝantaro. La ĉefaj lingvoj de tiuj personoj estas la mazava kaj la navatla.
Religio
[redakti | redakti fonton]95.8% de la loĝantoj estas katolikoj kaj 1.8 % protestantoj.
Historiaj Monumentoj
[redakti | redakti fonton]- Parroquia de Santiago Apóstol, konstruita fine de la 17a jarcento, novklasika stilo.
- Templo del Santuario de Guadalupe, konstruita fine de la 17a jarcento.
- Templo de la Casa de Ejercicios, konstruita en 1834.
- Monumento a Cristo Rey, oni komencis konstrui ĝin je la 10a de decembro 1945 kaj oni finis la konstruon je la 17a de aŭgusto 1949.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala Retpaĝo de la komunuma foiro Arkivigite je 2008-10-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala Retpaĝo de la komunumo Arkivigite je 2007-08-18 per la retarkivo Wayback Machine