Silene stenophylla
Silene stenophylla | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Silene stenophylla Ledeb., (1842) | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Silene stenophylla estas aktuala specio de floranta planto en la botanika familio de kariofilacoj, en la genro Silene. Ĝi kreskas en la tundro de ekstremorienta Siberio. La planto tipe altas 5 ĝis 25 cm, havas mallarĝajn foliojn kaj grandan kalikon.[1] Ĝi burĝonas dum la somero kaj havas blankajn aŭ siringokolorajn petalojn incizitajn.
Malkovro de frostigitaj restaĵoj[redakti | redakti fonton]
En 2007, oni malkovris frostigitajn semojn de S. stenophylla en la Kolima regiono de Siberio, kie la planto ankoraŭ floras.[2] Uzante radiokarbona datumado, oni taksis la aĝon de la semoj inter 20 000 kaj 40 000 jara, do el la epoko Pleistocena.[2] Oni kredis ke tersciuroj enterigis la semojn.[2] La embrioj estis difektitaj, eble pro la agado de la sciuroj.[2]
Regenerado[redakti | redakti fonton]
En 2012, rusaj sciencistoj sukcesis generi novajn plantojn el placenta materialo frostigita antaŭ pli ol 30 000 jaroj.[3][4][5] La regenerado ne estas sendepende konfirmita ĝis nun.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Pavel Slabý Silene stenophylla Ledeb.. Rock Garden Plants Database. Alirita 21 February 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-25. Alirita 2021-08-20.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Ŝablono:Cite conference
- ↑ Richard Black. "Ancient plants back to life after 30,000 frozen years", BBC News. Kontrolita 2012-02-21.
- ↑ "Scientists regenerate a plant – 30,000 years on", 20 February 2012. Kontrolita 21 February 2012.
- ↑ (2012) “Regeneration of whole fertile plants from 30,000-y-old fruit tissue buried in Siberian permafrost”, Proceedings of the National Academy of Sciences USA. doi:10.1073/pnas.1118386109. Alirita 22 February 2012..