Simfonia poemo
Simfonia poemo (ankaŭ simfonia poeziaĵo aŭ tonpoemo) estas iom longa muzikpeco por orkestro, kiu provas priskribi ekstermuzikajn enhavojn per muzikaj rimedoj, ekz. homojn, fabelulojn aŭ pejzaĝojn , pli poste ekz. ankaŭ pentraĵojn. Foje la simfonia poemo ankaŭ sekvas rekte literaturan modelon (ekz. ĉe Franz Liszt aŭ Richard Strauss). Ĝi estas formo de la programmuziko kaj grave rolas precipe en la Romantikisma muziko de la 19-a jarcento. Aparte por la ekesto de naciaj skoloj de la jarcento la ĝenro gravas, ĉar jen ekz. naciaj aŭ popolkantaj melodioj estas bone kaj rekte enigeblaj en la muzikon. Je tio la komponistoj elektas la formalan strukturon libere laŭ la priskribota objekto.
Ekestinte el la konvinko, ke la simfonia formo deveninta el la Viena klasiko ne kapablus pluevolui, ambaŭ ĉi tiuj ĝenroj longan tempon konkurencis unu kontraŭ la alia. Formiĝis du „skoloj“ aŭ tradiciaj tendencoj, kies ekesto ja revenis jam sur la disputo inter la disĉiploj de Schumann kaj Brahms unuflanke kaj la t.n. Novgermana Skolo ĉ. Wagner kaj Liszt aliaflanke, kiu metis la nocion „Sinfonische Dichtung“ (simfonia poeziaĵo). Ĉilastaj pledis por programecaj komponaĵoj, dum kiam la unuaj teniĝis ĉe la tradicia simfonia skemo kaj la verkado de senprogramaj verkoj. Malgraŭ tio ekzistas multnombraj komponistoj, kiuj flegis ambaŭ ĝenrojn samgrade (ekz. Camille Saint-Saëns, Antonín Dvořák, Emil Nikolaus von Rezniĉek, Jean Sibelius, Sergei Rachmaninow, Arnold Bax).
La nocio „Tondichtung“ (do fakte poeziaĵo per tonoj), signifas ne ĉiukaze simfonian verkon, malsame je la nocio „simfonia poemo“. Ekzemple troviĝas precipe el la tempo je la komenca 20-a jarcento ankaŭ tonpoeziaĵoj por ĉambromuzikaj ensembloj. La verŝajne plej fama verkoj de ĉi tiu ĝenro estus la arĉseskteto Verklärte Nacht (transfigurita nokto) de Arnold Schönberg. Pluajn gravajn ĉambromuzikajn tonpoeziaĵojn kreis i.a. Leoš Janáček (Pohádka por violonĉelo kaj piano, arĉkvarteto Die Kreutzersonate), Paul Graener (pianotrio Der Hungerpastor op. 20) kaj Paul Juon (Klaviertrio Litaniae op. 70). Gravaj antaŭulaj verkoj de ĉi tiu ĝenro tamen jam troviĝas je Joachim Raff (arĉkvarteto Nr. 7 op. 192 no. 2 Die schöne Müllerin, cikla tonpoeziaĵo Volker op. 203 por violono kaj piano).
Famaj simfoniaj poemoj
[redakti | redakti fonton]- Aleksandr Borodin: En la stepoj de mez-Azio
- Pjotr Ĉajkovskij: Francesca da Rimini, Romeo kaj Julia, Hamleto
- Paul Dukas: La sorĉolernanto
- Antonín Dvořák: Otelo
- César Franck: La malbenita ĉasisto
- Percy Grainger: Vagonara muziko
- Franz Liszt: 13 simfoniaj poeziaĵoj, inter ili La preludoj, Mazeppa, Hamleto, Orfeo
- Modest Musorgskij: La nokto sur la kalva monto
- Sergej Rachmaninoff: La insulo de la mortintoj
- Ottorino Respighi: Roma trilogio
- Camille Saint-Saëns: makabra danco
- Arnold Schönberg: Pelléas et Mélisande
- Jean Sibelius: Finlandia, Tapiola, En Saga ("sagao"), La filino de Pohjola
- Bedřich Smetana: Mia patrujo (Má Vlast), inter ili Vultavo
- Richard Strauss: Also sprach Zarathustra (Tiel diris Zaratustro), Tod und Verklärung Don Juan, Till Eulenspiegels lustige Streiche (La gajaj petolaĵoj de Til Strigspegulo), Eine Alpensinfonie (Alpaj simfonio), Don Quixote
- Igor Stravinski: Le Chant du Rossignol (La kanto de la najtingalo)
- Anton Webern: Im Sommerwind (En la somervento)
- Alexander Zemlinsky: Die Seejungfau (La lagovirgulino)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Rudolf Kloiber: Handbuch der Symphonischen Dichtung. 3. Auflage. Breitkopf & Härtel, Wiesbaden 1990, ISBN 3-7651-0018-8