Simone Glodeau
Aspekto
Simone Glodeau | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1898 |
Morto | 8-an de majo 1987 (88-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Edz(in)o | Ludoviko Glodeau |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Simone GLODEAU (aŭ, esperantigite, Simono GLODO, aŭ Glodino) estis franca esperantistino, aktivulo de la laborista movado, naskiĝis en 1899 kaj mortis la 8-an de majo 1987.
SAT-anino kaj tre aktiva membro de SAT-Amikaro kun sia edzo Ludoviko, kiu antaŭe en 1921 jam helpis al la starigo de SAT dum la Universala Kongreso en Prago. Ŝi interalie redaktis la francan broŝuron Une humanité, une langue, poresperanta pledo, kiu plu haveblas ĉe la SAT-Amikara libroservo, kiun ŝi prizorgis ĝis 1966. Aldone, ŝi estis sekretario de SAT-Amikaro ĝis 1979.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Une Humanité, une langue[1], 1946
- Une Humanité, une langue, 1973 (draste reviziita broŝuro, en kiu malaperis interalie detala historia skizo pri la laborista esperanto-movado).
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri la eldono de 1946
|
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Kio pri la SAT-aninoj ? Arkivigite je 2022-12-22 per la retarkivo Wayback Machine, artikolo el La SAGO (aprilo-majo 2005)
- Por fini ĉapitron (pri la libroserva agado de ge-Glodoj), 1966
- Biografieto en franclingva enciklopedio pri aktivuloj el la laborista movado
- Persona slipo en datumbazo de mortintoj en Francio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Eld. SAT-amikaro