Saltu al enhavo

Simono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simono
Biblia persono
vira persona nomo
Informoj
Originala nomo Simono
Eble sama Simon • Simón • Simeon • Szymon • Сенька • Šimon • Shimon • Simeó • Simonas • Symon
vdr

SimonSimono[1] respektive SimeonSimeono[2] estas variaĵoj de la hebrea virnomo שמעון (Ŝimon). Iuj variaĵoj inkludas la hungarajn formojn Szimon [Simon] kaj Szimeon kaj la cirilajn Симон kaj Симеон. Origine prononcata per komenca sono "Ŝ", la prononcon reflektas pluraj nacilingvaj latinliterigoj, kiel Šimon en pluraj okcidentslavaj lingvoj, kun escepto de Šimun en la kroata kaj de Szymon [Ŝimon] en la pola, Шимон en pluraj orientslavaj lingvoj, Şimon en la azera kaj la turka, Shimon en la angla.

En la antikva greka la nomo estis grekigita al la formo Συμεών [Simeón] kun aldona "e", de tie eniris la latinan per la formo Symeon - el tio fontas la alternativa variaĵo Simeono kaj la kataluna variaĵo Simeó.

Estas virinaj variaĵoj per la formoj Simone kaj Simona,[3] ankaŭ neformala formo Simonetta, kaj la formo Simone en la itala lingvo uzatas ankaŭ kiel vira kaj senseksa persona nomo.

La nomon Simono portis i.a.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. artikolo Simono en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua presita eldono de 1970, paĝo 991, dekstra kolumno
  2. artikolo Simeono en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua presita eldono de 1970, paĝo 991, maldekstra kolumno
  3. krom esti nacilingva formo, la virina variaĵo Simona dokumentiĝas ankaŭ esperantilingve en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), unua presita eldono de 1970, paĝo 991, dekstra kolumno, sed en la eldono de 2020 ne plu
  4. Simeon en la libro Genezo, Esperantlingva traduko de L. L. Zamenhof, origina formo שִׁמְעוֹן Ŝim'on, Simeon estas la greka-latina transskribo (vidu supre)
  5. same en formo Simeon en la Londona Biblio, Luk 2,25

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Atentu ke vikidatumaro konsideras ĉiujn literumajn variaĵojn de la nomo tute malsamaj nomoj. Tial la persona nomo Simon aperas sub la kodo d:Q4117588, Simeon laŭ la kodo d:Q1557 kaj simile. Tio klarigas kial pri la esperantlingva nomo Simono maldekstre de la teksto estas praktike neniuj alilingvaj artikoloj.