Sinagogo de Újpest
Aspekto
Sinagogo de Újpest | |||
---|---|---|---|
sinagogo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | novmaŭra arkitekturo vd | ||
Estiĝo | 1886 | ||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | Újpest | ||
Situo | |||
Geografia situo | 47° 33′ 44″ N, 19° 4′ 58″ O (mapo)47.5622419.08287Koordinatoj: 47° 33′ 44″ N, 19° 4′ 58″ O (mapo) | ||
| |||
Retejo | https://www.ujpestizsinagoga.hu/ | ||
La Sinagogo en Újpest estas funkcianta neologa sinagogo en la Budapeŝto, en distrikto Újpest.
Historio
[redakti | redakti fonton]La judoj konstruis sinagogon en Újpest inter 1885-1886. En 1909 la sinagogo estis pligrandigita, ĉar la interna parto jam ne sufiĉis por la preĝantoj. En 1911 orgeno alvenis el sinagogo de Kecskemét. En 1944 oni atakis kaj prirabis la sinagogon. En 1946 la konstruaĵo estis renovigita kaj la korto iĝis pli granda. Post 2 jaroj oni metis sur la eksterajn murojn 4 reliefojn, kies teksto priskribas sorton de la judoj en la 1940-aj jaroj.
La konstruaĵo havas 3 navojn. En la finoj de la flanknavoj situas la ŝtuparejoj al la galerioj, kiujn tenas feraj kolonoj. La interna parto imitas Grandan Sinagogon de Budapeŝto.