Saltu al enhavo

Sinclair User

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinclair User
revuo
Periodeco Ĉiumonata

Lando  Britio
Publikigisto ECC Publications (Apr 1982 - Aŭg 1984)
EMAP (Sep 84 - Maj 1993)
Establodato 1982
Ĉesigita publikado 1993
ISSN 0262-5458

vdr

Sinclair User estis komputila magazino dediĉita al la gamo de personaj komputiloj fare de Sinclair Research, plej specife al la ZX Spectrum (kvankam ĝi ankaŭ foje kovris arkadludojn). Komence publikigita de ECC Publications, kaj poste de EMAP, ĝi estis publikigita en Britio inter 1982 kaj 1993, kaj estis la plej longe eldonata magazino kiu temis pri Sinclair. La magazino enhavis novaĵojn, ludrecenzojn, antaŭrigardojn, konsilojn, helpon, kolumnojn, leterojn de legantoj, kaj ludodemonstraĵojn.

En la pli fruaj jaroj, la magazino valorigis la ŝercajn personecojn de pluraj el siaj kunlaborantoj, inkluzive de Bill "Nekoruptebla" Scolding, John "Fia" Gilbert, Chris "Manĝopaŭzo" Bourne, Richard Price (verkinto de la sekcio pri aventuraj konsiloj "Gordo Greatbelly"), kaj kolumnisto Andrew Hewson (fondinto de Hewson Consultants).

Dum la ĉefredaktora periodo de David Kelly, la magazino plivole kovris videoludajn novaĵojn, kaj prezentis pli kolorajn grafikojn danke al desegnisto Gareth "la Freneza Keltano". Dum la tempo de la ĉefredaktisto Graham Taylor, la magazino inkluzivis la bildstrian karakteron Kamikaze Bear (esperante "Kamikaza Urso"), kaj la tono de la publikaĵo ŝanĝiĝis de duonserioza magazino al io celita plivole al knaboj.[1]

Altkvalitaj videoludoj estis distingitaj en recenzoj per la premio "Sinclair User Classic", kies emblemo estis volonte uzata kiel vendoargumento de la eldonintoj.[2]

En majo 1992, la iama rivala publikaĵo Crash estis inkludita en Sinclair User. Praktike, tio signifis nur la aldonon de la emblemo Crash! l la ĉefpaĝo de la magazino.

Timex Sinclair User

[redakti | redakti fonton]

Mallongedaŭra[3] krompublikaĵo, nomita Timex Sinclair User ankaŭ estis verkita por la usona merkato, kie versioj de Sinclair-komputiloj estis vendataj sub la nomo Timex Sinclair.[3][4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Sinclair User Magazine ĉe Simplyeighties.com. Arkivita el la originalo je 2022-06-25. Alirita 2022-04-26.
  2. https://worldofspectrum.org//pub/sinclair/games-adverts/b/Batman-TheMovie.jpg
  3. 3,0 3,1 Archived copy. Arkivita el la originalo je 2012-01-13. Alirita 2011-03-13.
  4. Timex Sinclair User. Arkivita el la originalo je 2011-03-19. Alirita 2011-03-13.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]