Saltu al enhavo

Sitalko (Trakio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Σιτάλκος Θράκης
(485 a. K. - 424 a. K.)
La modernaj limoj de Trakio, inter Bulgario, Grekio kaj Turkio
La modernaj limoj de Trakio, inter Bulgario, Grekio kaj Turkio
Persona informo
Σιτάλκης
Naskiĝo 485 a. K.
en Trakio, Turkio
Morto 424 a. K.
en Trakio, Turkio
Ŝtataneco Odrisia regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Teres I (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Sparatocos (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Sadocus (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo suvereno
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sitalko el Trakio estis reĝo de Trakio el la Odrisia regno.

Filo de Teres la 1-a, post la morto de sia patro en 431 a.K., li konkeris la tronon.

Sitalko heredis malgrandan regnon, sed per kombinaĵo de kuraĝo kaj saĝo, li vastigis sian regnon, regante siajn vasalojn juste, estante kuraĝa soldato en batalo kaj lerta generalo, kiu prizorgis siajn rabaĵojn. Post nelonge, la Odrisia regno de Trakio ampleksis la tutan regionon de Abdera en la sudo ĝis la Danubaj Montoj en la nordo, kaj de Bizancio en la oriento ĝis la fonto de la Rivero Strymon en la okcidento.

Komence de la Peloponeza milito li eniĝis en alianco kun Ateno. En 429 a.K., li invadis Makedonion (ĝis tiam regitan fare de Perdiko la 2-a) kun vasta armeo kiu inkludis sendependajn trakiajn tribojn kiel ekzemple la Diooj, la Peonianoj, la Agriananoj kaj la Leonaj triboj, sed estis devigita retiriĝi pro manko de provizaĵoj. Li estis mortigita en 424 a.K. fare de tribalaj trakianoj.

Antaŭ la fino de sia regado, li kontrolis teritorion pli granda ol iuj da siaj antaŭuloj en la regno de Trakio: la marborda strio de lia regno etendiĝis el la teritorio de la Abderitoj al la Rivero Ister, distanco kiu prenus dek tri tagojn por trairi piede, kun jara enspezo pli granda ol mil talentoj kaj militforto de pli ol 120 mil infanteriaj kaj 50 mil kavaleriaj soldatoj. Sitalko estis sukcedita fare de Seŭto la 1-a (regis inter 424 a. K. kaj 411 a.K.).[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Artikolo tradukita el la Portugala Vikipedia samnoma dokumento.