Sjarhej Ciĥanoŭski
Sjarhej Ciĥanoŭski | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Сяргей Леанідавіч Ціханоўскі | |||||
Naskiĝo | 18-an de aŭgusto 1978 (46-jaraĝa) en Horki | ||||
Loĝloko | Minsko vd | ||||
Ŝtataneco | Belorusio vd | ||||
Alma mater | fakultato de filologio de la ŝtata universitato Gomel vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Svjatlana Ciĥanoŭskaja vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | entreprenisto aktivulo televida produktoro entreprenisto politikisto jutubisto blogisto vd | ||||
Aktiva dum | 2019– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sjarhej Leanidaviĉ CIĤANOŬSKI (beloruse Сяргей Леанідавіч Ціханоўскі; ruse Сергей Леонидович Тихановский; Sergej Leonidoviĉ Tiĥanovskij) estas belorusa jutubisto, videa bloganto, disidento kaj pordemokratia aktivulo.[1][2][3][4][5] Li estas konata unuavice pro sia aktivismo kontraŭ la reĝimo de la prezidanto de Belorusio, Aljaksandr Lukaŝenka. En majo 2020, li anoncis sian intencon kandidatiĝi por la 2020 prezidenta balotado, sed li estis arestita du tagojn poste.[6] Lia edzino Svjatlana Ciĥanoŭskaja iĝis la ĉefa rivalo al Lukaŝenka en la balotado.
Frua vivo kaj entreprenado
[redakti | redakti fonton]Ciĥanoŭski naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1978, en Horki, Homela regiono, Belorusa SSR kaj kreskis en Homel.
Ciĥanoŭski diplomiĝis en la Fakultato de Filologio de la Homela Ŝtata Universitato de Francysk Skaryna. Poste, li malfermis diskovendejojn en Homel kaj Mazir kaj organizis koncertojn. Li okupiĝis pri videoproduktado, reklamo kaj muzikaj videoj.
YouTube-kanalo Lando por Vivo
[redakti | redakti fonton]Sjarhej Ciĥanoŭski diris ke li fariĝis bloganto preskaŭ hazarde. Li organizis bienon proksime al Homel kaj alfrontis burokratismajn obstaklojn flanke de lokaj, regionaj kaj naciaj oficialuloj, kaj tiam li ekparolis pri siaj malfacilaĵoj kun ĵurnalistoj.
La YouTube-kanalo "Lando por Vivo" (ruse Страна для жизни) estis lanĉita en 2019 kaj allogis 140 mil abonantojn dum la jaro.[7] La kanalo estas dediĉita al rakontoj de ordinaraj belorusoj kaj realaj kazoj de entreprenistoj "kiu helpos konstrui landon por vivo". Ciĥanoŭski faras videon pri sociaj kaj politikaj temoj kaj parolas pri la problemoj de homoj — plejparte en la regionoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Belarus Opposition Leader Jailed After Joining Protest Arkivigite je 2020-06-08 per la retarkivo Wayback Machine The New York Times, 1 June 2020
- ↑ World Digest: 25a de majo, 2020 The Washington Post, 25a de majo 2020
- ↑ Prominent opposition figures arrested in Belarus as presidential election approaches Euronews, 3a de junio 2020
- ↑ Belarus' Lukashenko outlaws protests, arrests opponents DW, 1a de junio 2020
- ↑ Belarus Jails Several Opposition Figures in Widening Clampdown Ahead of Election, Radio Free Europe/Radio Liberty (15a de junio 2020).
- ↑ [1]
- ↑ Detained Belarusian blogger set to be Lukashenka's rival in 2020 election, Belsat TV (7a de majo 2020).