Skalka (Mníšek pod Brdy)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Skalka |
Skalka | |
monto | |
Ermitejo sur monteto Skalka
| |
Oficiala nomo: Skalka | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Prago-okcidento |
Administra municipo | Mníšek pod Brdy |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | 4
|
Situo | Skalka |
- alteco | 553 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 52′ 39″ N 14° 15′ 16″ O / 49.87750 °N, 14.25444 °O (mapo) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Skalka (Mníšek pod Brdy) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Skalka estas 553 metroj alta promontoro en Brda montetaro (en subtutaĵo Hřebeny) kaj samtempe pilgrima loko, kie situas unika pejzaĝa arkitektura elemento de baroka areo Skalka kun baroka preĝejeto de sankta Maria Magdala, monaĥejo, rekolekta domo (ermitejo/preĝĉambro) kaj krucvojo (14 haltoj). Ĝi troviĝas 27 km sudokcidente de Prago en distrikto Prago-okcidento, en la katastra teritorio de urbo Mníšek pod Brdy. En mezepoko kondukis tra ĉi tie Ora pado. Nuntempe temas pri turiste ŝatata loko, uzata por turismo kaj en vintraj monatoj sur kurskioj. En julio de 1889 ĉi tien estis el Řevnice enkondukita historie la tria turisme markita vojo de Klubo de ĉeĥaj turistoj. En la baroka areo Skalka okazas multe da kulturaj kaj sociaj agado, la ĉambrego de la monaĥejo estas ŝatata ekspozicia kaj koncerta ĉambrego.
Historio
[redakti | redakti fonton]La preĝejo estis konstruita en la jaroj 1692 – 1693. Iniciaton al la konstruigo de la preĝejo donis laŭ mito sonĝo aŭ vizio de tiama posedanto de la sinjorujo, kiu imagis, ke li estas staranta sur la montetpinto de Kombiloj (ĉeĥe Hřebeny) kvazaŭ ĉe marbordo. Pli malfrue ĉi tie estiĝis malgranda templo, ermitejo, gastejo, krucvojo. En tiujn ĉi lokojn estas ankaŭ metita enhavo de konata romano Kája Mařík.
En la ĉirkaŭaĵo estis minataj ordoviciaj feraj ercoj eble jam ekde renesanco. Nova etapo de minado poste venis en la jaro 1945. En Mníšek estis konstruita bul-uzinoj, kiuj pro prezo de grandaj kostoj prilaboris ĉi tiean proporcie malriĉan ercon. Restaĵoj de la minado inkluzive de nealireblaj galerioj kaj kameroj troviĝas tuj sub Skalka. La rando de la brda deklivo ĉi tie sekve de la minado sinkis preskaŭ je du metroj, en la muroj de la preĝejo aperis breĉoj kaj estis eĉ traktata pri neokulfrapa malkonstruo de tiu ĉi glora loko. Sed en la jaro 1967 la bul-uzinoj estis fermitaj, la minado haltigita kaj la areo de la preĝejo estis lasita al dezertiĝo. En la jaro 1993, 300 jaroj de konsekrado, estis finita riparo de tegmento kaj fasado. Oni riparas ankaŭ la ermitejon, la templon kaj la krucvojon.
En la preĝejeto ĉiujare en julio okazas ekspozicioj kaj en la spaco oni servas mesojn dum ĉeesto de superaj reprezentantoj de romkatolika eklezio.