Skota terhundo
| ||||
---|---|---|---|---|
FCI-norma n-ro 73 | ||||
| ||||
Postkola alto: |
virhundo: 25 cm | |||
Pezo: |
virhundo: 8.5–10 kg | |||
Listo de hundorasoj | ||||
La skota terhundo estas unu el la plej maljunaj rasoj de terhundoj en Skotlando. La Skota Terhundo estas mallongkrura, mezgranda hundo. Mallongkruraj, malglataj terhundoj ekzistis en certaj regionoj de Skotlando dum centoj da jaroj. Ĝis antaŭ ĉirkaŭ cent jaroj, kelkaj partoj de Skotlando estis ankoraŭ tiel neatingeblaj, ke puraj, nemiksitaj tipoj ankoraŭ troveblas en multaj partoj. Ili poste estis breditaj kaj la diferencoj iĝis pli ŝajnaj. Tio estigis variaĵojn kiel la nunajn Cairn, Westie kaj Skye: la Aberdeen Terhundo laŭdire estas la prapatro de la Skota Terhundo, sed neniam estis pruvite ke la Aberdeen Terhundo estis fakte raso. Ĝi supozeble estis pli ol certa speco de skota terhundo, uzita en Aberdeen fare de J.A. Adamson, ĝi estis konservita kaj bredita. La naskiĝloko de la skota terhundo laŭdire estas en la Blackmount-areo de okcidenta Skotlando, proksime de Rannoch Moor/Perthshire. La kapo de la Skota Terhundo estas longa. Ĝi havas preskaŭ platan kranion, fortan kaj altan muzelon. Ĝi ankaŭ havas bonevoluintan nazon. Ĝia vosto estas mezlonga kaj mallarĝiĝas al la fino. La skota terhundo estas rimarkinde muskola. La alteco ĉe la postkolo estas 25 ĝis 28 centimetroj kaj ili estas kutime nigraj, striitaj aŭ tritikaj. La pezo varias de 9 ĝis pli ol 12 kilogramoj. La Skota Terhundo estas temperamenta, obstina, tamen ama al sia familia rondo. Ĝi bezonas sufiĉe da ekzercado, ĉar ĝi estas plena de energio. Ĝi malofte bojas kaj povas esti uzata kiel ĉashundo[1].