Skrochovice
Skrochovice (Škrochovice) | |
germane Skrochowitz | |
vilaĝo | |
Filia preĝejo de Naskiĝo de sankta Johano Baptisto
| |
Oficiala nomo: Skrochovice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Opava |
Administra municipo | Brumovice |
Historia regiono | Silezio |
Montaro | Opava montetaro |
Fervoja haltejo | Skrochovice |
- fervojlinio | n-ro 310 |
Domoj | 107 2009 |
Situo | Skrochovice |
- koordinatoj | 50° 00′ 47″ N 17° 47′ 02″ O / 50.01306 °N, 17.78389 °O (mapo) |
Katastro | 2,76 km² (276 ha) Skrochovice |
Loĝantaro | 325 (2021) |
Denseco | 117,75 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1377 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 747 74 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Skrochovice | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Skrochovice (antaŭe Škrochovice, germane Skrochowitz, pole Skrochowice aŭ Szkrochovice) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Brumovice en distrikto Opava. Ĝi troviĝas proksimume 3,5 km oriente de Brumovice. En la jaro 2009 ĉi tie estis registritaj 107 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 325 loĝantoj.
Skrochovice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 2,76 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1377.
Dum invado en Pollando en septembro de 1939 estis en areo de eksa sukerfarejo establita dua nazia koncentrejo sur teritorio de hodiaŭa Ĉeĥio (la unua estis fondita en marto de 1939 en Ostrov), ties komandanto estis Heinrich Jöckel. Estis ĉi tie malliberigitaj poloj kaj judoj el Supra Silezio (el Teŝinio kaj ĉirkaŭaĵo de Katowice). Inter la malliberigitoj estis ankaŭ veterano de silezia ribelo Wiktor Siminski (1897-1966) [1][2] kaj pola verkisto Gustaw Morcinek (1891-1963). En duono de januaro de 1940 la malliberigitoj estis deportitaj ĝis koncentrejo en Sachsenhausenu. En la koncentrejo estis post ili plutenigataj soldatoj de aliancanaj soldataroj. En majo de 1946 korprestaĵoj de 13 malliberigitoj (Jerzy Sutter, Szymon Windholz, Aleksander Wyżgoł, Michał Żabiński, Jan Zander, August Sekuła, Józef Żurowski, Józef Stachow, Jesuar Gerszel Goldstoff, Jan Pilarz, Dawid Liebman, Jan Mrozik kaj Ludwik Zemanek) eltombigitaj kaj sepultitaj en tombejo en Skrochovice, kie estis konstruita en la jaro 1967 monumento omaĝe al ili.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 385 |
1880 | 525 |
1890 | 566 |
1900 | 560 |
1910 | 520 |
1921 | 490 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 525 |
1950 | 345 |
1961 | 375 |
1970 | 335 |
1980 | 308 |
1991 | 316 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 318 |
2011 | 304 |
2021 | 325 |
Transporto
[redakti | redakti fonton]Tra la vilaĝo kondukas fervojlinio Olomouc - Opava kaj ŝoseo I/57. En Skrochovice troviĝas ŝosea limpasejo Skrochovice - Boboluszki ĝis pola vilaĝo Boboluszki.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Wiktor - the art of Survival, URL: http://www.polishhomefoundation.org/events/Siminski.htm (el Retarkivo 20100901205551)
- ↑ Wiktor - the art of Survival, URL: http://www.holocaustforgotten.com/Wiktor.htm Arkivigite je 2010-09-21 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20100921022845)
|