Skrunda
Skrunda | |||
Urbo | |||
|
|||
Lando | Latvio | ||
---|---|---|---|
Distrikto | Kuldīga | ||
Historia regiono | Kuronio | ||
Rivero | Venta | ||
Supermara alteco | 35 m s. m. | ||
Koordinatoj | 56° 40′ 35″ N 22° 00′ 57″ O / 56.67639 °N, 22.01583 °O (mapo) | ||
Areo | 4,4 km² (440 ha) | ||
Loĝantaro | 1 906 (29.01.2021) | ||
Denseco | 433,18 loĝ./km² | ||
Urborajtoj | 1996 | ||
Horzono | EET (UTC+2) | ||
- somera tempo | EEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | LV-3326 | ||
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Skrunda | |||
Retpaĝo: skrunda.lv | |||
Skrunda estas urbo en Latvia historia regiono Kuronio, en la sudokcidento de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Kuldīga kaj situas en suda parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 38 km de Kuldīga, 69 km de Liepāja kaj 149 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2024 en la urbo vivis 1 767 personoj sur areo de 4,43 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 399 loĝantoj/km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝis la 13-a jarcento, Skrunda kasteltumulo apartenis al la Kuronia ŝtato Bandava. Unue estis menciita en skribaĵoj en Livonia periodo kiel Scrunden, en la traktato de 1253.[2] En 1253 la kuronaj teroj estis konkerita fare de la krucistoj, Skrunda venis sub la Livonian Ordenon. En 1368, la Skrunda kastelo de la Ordeno estis konstruita sur la maldekstra bordo de la rivero Venta.
Post la Livonia Milito, Skrunda en 1562 trovis sin en la Duklando Kuronio.
La kastelo estis detruita dum atako fare de svedaj soldatoj dum la Granda Nordia Milito.
En 1795 la Duklando estis aneksita al la Rusia Imperio, kaj en 1797 ĝi integriĝis en la Kuronian provincon.
En Unua Mondmilito, la etŝpura fervojo Aizpute-Skrunda-Saldus estis malfermita (fermita en 1931). Post la Sendependiĝo Milito (1918-1920), Skrunda estis inkludita en la lastatempe establita Respubliko de Latvio.
En 1925, al Skrunda estis koncedita la statuso de dense loĝita areo (vilaĝo). Kun la malfermo de la larĝŝpura fervoja linio Rigo-Skrunda-Liepāja en 1929, la ekonomia evoluo de Skrunda akcelis.
En 1950, Skrunda ricevis la rajtojn de laborista vilaĝo, kaj en 1961 la rajtojn de urbovilaĝo.[2] En 1996 - la urborajtojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo situas en la Kuronia malaltebenaĵo sur la maldekstra bordo de la rivero Venta.[3]
Averaĝa temperaturo estas -4,5°C en januaro kaj +16,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 700-750 mm jare.[3]
Transporto
[redakti | redakti fonton]La ĉefa aŭtovojoj de urbo estas A9 (Rigo-Liepāja), P116 (Kuldīga-Embūte), P107 (Skrunda-Ezere) kaj P117 (Aizpute-Skrunda).
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Ŝanĝo de loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Homoj[2][4] |
---|---|
1935 | 1087 |
1969 | 5300 |
2000 | 2689 |
2021 | 1869 |
Etna strukturo
[redakti | redakti fonton]Jaro | Homoj kune | Latvoj | Rusoj | Belorusoj | Ukrainoj | Poloj | Litovoj | La cetero[4] |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2000 | 2689 | 2296 (85%) | 144 (5%) | 33 (1%) | 54 (2%) | 21 (1%) | 118 (4%) | 23 (1%) |
2021 | 1869 | 1653 (88%) | 76 (4%) | 20 (1%) | 21 (1%) | 7 (0%) | 70 (4%) | 22 (1%) |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Ordena kastelruinoj
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Skrunda grandbieno.
-
En grandbieno.
-
Ponto super Venta.
-
Lutera preĝejo.
-
Upes strato.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Toponavi.com. Distancoj
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 361.
- ↑ 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
- ↑ 4,0 4,1 stat.gov.lv
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Skrunda en Vikimedia Komunejo