Slovena literaturo
Slovena literaturo estas la literaturo verkita en slovena lingvo. Ĝi ampleksiĝas al ĉiuj literaturaj ĝenroj el kiuj historie la slovena historia fikcio estas la plej disvastigita ĝenro de fikcio. La romantisma eposa poezio de la 19-a jarcento verkita de la elstara figuro de la slovena literatura kanono, nome France Prešeren, inspiris praktike la tutan slovenan literaturon.
La literaturo ludis gravan rolon en la disvolvigo kaj konservado de la la identeco de Slovenio ĉar la slovena nacio ne havis sian propran ŝtaton ĝis 1991 post la Respubliko Slovenio aperis el la dissolvo de Jugoslavio.[1] Poezio, rakonta prozo, teatro, eseo, kaj kritiko tenis la slovenajn lingvon kaj kulturon vivaj, kio ebligis - en vortoj de Anton Slodnjak - ke la slovenoj iĝu reala nacio, partikulare dum foresto de "masklaj" atributoj kiel la politikaj povo kaj aŭtoritato.[1]
Aliaj gravaj slovenaj verkistoj estas jenaj: Gustav Januš, Martin Kojc, Ferenc Sbüll, Erna Starovasnik, Jožef Stefan, Aleš Šteger, Vinko Ošlak, Janko Prunk kaj Damjan Vahen.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua libro en la slovena estis presita de la protestanta reformisto Primož Trubar (1508-1586). Vere estis du libroj, Catechismus (katekismo) kaj Abecedarium, kiu estis eldonita en 1550 en Tübingen, Germanio.
La verkistoj konsiderataj kiel la plej gravaj de la slovena lingvo estis la poeto France Prešeren (1800-1849) kaj la prozisto Ivan Cankar (1876-1918). De la unua ekzistas monumento en la urbocentro de Ljubljano, kontraŭ la Tromostovje (en la slovena, la triobla ponto), verko de Jože Plečnik (1872-1957), la plej fama slovena arkitekto, kiu laboris en Prago, Vieno kaj Beogrado. La literaturo ĉiam havis gravan signifon por la slovena popolo, kiu postvivis multnombrajn invadojn, okupadojn kaj koloniigojn ĝis sia sendependiĝo en 1991. Slovenio estas unu el la eŭropaj landoj kie la loĝantaro plej legas librojn kaj eldonas ĉirkaŭ 4000 libroj jare.
Inter ĝiaj verkistoj indas mencii Anton Tomaž Linhart (1756-1795), Matija Čop (1797 - 1835), unua natursciencisto Fran Govekar Anton Aškerc (1856 - 1912), Josip Jurčič (1844 - 1881), Fran Saleški Finžgar (1871-1962), Oton Župančič (1878-1949), France Bevk (1890-1970), Vladimir Bartol (1903-1967), Edvard Kocbek (1904-1981), Srečko Kosovel (1904-1926), Ciril Kosmač (1910-1980), Boris Pahor (1913-), Alojz Rebula (1924-), Drago Jančar (1948-), Aleš Debeljak (1961-) aŭ la konata filozofo Slavoj Žižek (1949-).
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Daskalova, Krassimira (2008). Aspasia: The International Yearbook of Central, Eastern, and Southeastern European Women's and Gender History. New Milford, CT: Berghahn Books. p. 31. ISBN 9781845456344.