Smeralda lageto
Smeralda lageto | |
ĉeĥe: Smaragdové jezírko | |
lageto | |
Smeralda lageto
| |
Oficiala nomo: Smaragdové jezírko | |
Alia nomo: Plešivecké jezírko | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Beroun |
Municipo | Hostomice |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Brdy |
Akvejo | Litavka |
Situo | Smeralda lageto |
- alteco | 470 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 49′ 17″ N 13° 59′ 43″ O / 49.82139 °N, 13.99528 °O (mapo) |
Longo | 40 m |
Larĝo | 30 m |
Areo | 0,00083 km² (0,083 ha) |
Monto | Plešivec |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Tipo | inundigita minejo |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Smaragdové jezírko | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Smeralda lageto (ĉeĥe Smaragdové jezírko) aŭ Plešivecké jezírko estas lageto sur fundo de eksa ŝtonminejo sur norda deklivo de monto Plešivec en Brdy. Ĝi troviĝas en katastra teritorio Radouš sude de municipo Lhotka en distrikto Beroun en Mezbohemia regiono en Ĉeĥio. Ĝi situas en supermara alteco 470 m. Ĝi havas areon 0,083 ha. Ĝi estas 40 m longa kaj 30 m larĝa.
Ĉirkaŭaĵo
[redakti | redakti fonton]La ĉirkaŭaĵo de lageto estas surkreskinta de miksarbaro.
Akva reĝimo
[redakti | redakti fonton]Lalageto ne havas surfacan alfluanton nek defluanton. Ĝi estas provizita de fonto, kies abundeco en la dua duono de la 20-a jarcento iom post iom sinkis. La akvo samtempe fariĝis pli malklara. Ĝi situas en akvejo de Litavka.
Alveno
[redakti | redakti fonton]- laŭ flava turisma marko
- laŭ verda turisma marko
- de fervoja haltejo el Rejkovice trans montopinto de Plešivec.
Mito
[redakti | redakti fonton]Laŭ mito en la lageto kaŝiĝas serpenta reĝino. Tiu aperas kiel juna virgulino kun smeraldaj okuloj kaj lamentas. Kiu ekvidos ŝin aŭ ekaŭdos ŝian plorsingultadon, al tiu tio alportos malfeliĉon.