Snorkfraŭlino
Aspekto
Snorkfraŭlino | |
---|---|
literatura rolulo • Mumintroloj | |
Kreita de | Tove Jansson |
Verko | Mumi-Trolli |
Informoj | |
Sekso | ina |
Gefratoj | Snork |
Snorkfraŭlino (svede Snorkfröken kaj finne Niiskuneiti) estas figuro en libroj kaj televidaj serioj pri Mumintroloj. Ŝi estas pri sia aspekto samtipa hipopotamosimila estaĵo ol la Muminoj. Ŝi estas koramikino de Mumintrolo. Ŝi aperis la unuan fojon en la dua Mumina libro Kometjakten (1946). En tiu libro Snusmumriko rakontas al Mumintrolo pri snorkoj, kiuj estas aspekte vere similaj ol Muminoj. Snorkfraŭlino, ŝia frato Snorko kaj Snusmumriko iras kun Mumintrolo al Muminvalo kaj ekloĝas tie. Snorkfraŭlino havas frontan hararon. Ŝia voĉaktoro en la televida serio Muumilaakson tarinoita estis Aila Svedberg.