Sofio la ĝirafo
Sofio la ĝirafo (france: Sophie la girafe ®) estas ludilo por suĉinfanoj kreita en 1959 de Societo Delacoste[1],[2] en Asnières-sur-Oise. Fariĝinte kulta objekto en Francio, tiu ludilo estas nun fabrikata de la entrepreno Vulli en Haute-Savoie, situanta en Rumilly, kiu reaĉetis la entreprenon Delacoste en 1981, antaŭ ol transloki ties produktadon al sia sidejo komence de la 1990-aj jaroj.[3]
Historio
[redakti | redakti fonton]La origino de la kreado de "Sofio la ĝirafo" havas plurajn versiojn. Tiu ludilo estus kreita de iu s-ro Rampeau[4],[5], fakulo pri transformado de natura kaŭĉuko per rotacia muldado, laboranta en la entrepreno Delacoste en Asnières-sur-Oise, kvankam aliaj fontoj indikas kun pli granda certeco, ke la responsuloj de la societo Delacoste uzis kaj adaptis usonan teĥnikon de muldado de latekso nomitan « procedo Rampel »[3]. La unuaj ekzempleroj datiĝas de 1959 kaj tiam estis simple nomitaj « la eta Ĝirafo » (france: « la petite Girafe »). Komerca eltrovo kondukis al ties oficiala « bapto » la 25-an de majo 1961, daton de Sankta Sofio kies nomon ĝi havas de tiam[3],[6],[4].
En 1981, la firmao Vulli aĉetis la entreprenon Delacoste kaj daŭrigis la produktadon en pariza regiono antaŭ ol transloki ĝin al Rumilly en 1991[3] kaj definitive fermi la sidejon en 1993, ne sen kaŭzi problemojn de industria poluado[7],[8].
En 2001, la sojlo de dek milionoj da venditaj ekzempleroj estis superita.[3] En 2010, la kvindek miliona eta ĝirafo estis fabrikita, ĉiam per kompleksa procedo[3] pli proksima al metiarto ol industrio, tial ke necesas ne malpli ol 14 permanaj operacioj por ĝin fabriki[4]. En 2009, tiu ludilo ĉiam havas grandan sukceson kaj grandan kreskon per 800,000 venditaj ekzempleroj de "Sofio la ĝirafo", plejparte en Francio, sed havebla en 40 landoj[5]. En 2009, "Sofio la ĝirafo" estis elektita produkto de l'jaro en Usono fare de « Astra », la plej granda usona asocio de po-detalaj vendisto, specialistoj pri ludiloj[5]. Tiu premio rekompencas la plej amuzan, unikan kaj sekuran ludilon por infanoj en la mondo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Temas pri Ĝirafo el natura kaŭĉuko devenanta de Hevea, mola, 18 cm-ojn alta, ŝablone makulita per nigraj kaj brunaj makuloj, malplena, kun fajfilo eliganta karakterizan knaron. Ĝi estas destinita al kelk-monata suĉinfano, ĉefe pro pluraj aspektoj de ties vekiĝo kaj dent-mordetado[4]. Modelo preskaŭ ne evoluis en sia aspekto depost ties kreado[5].
Tiu ludilo aparte vekas ĉiujn sensojn de bebo: vido per ties kontrastaj koloroj, tuŝo per ties reliefaj partoj - prenado estas facila danke al ties grandeco kaj formo -, aŭdo danke al ties fajfilo, kaj ankaŭ odoro kaj gusto, danke al 100% natura kaŭĉuko. La uzata farbo estas el nutraĵa kvalito, sekve la ludilo povas esti sendanĝere mordetita.
Anekdoto
[redakti | redakti fonton]"Sofio la ĝirafo" aperas en la lasta sceno de la filmo Elle s'appelait Sarah, kie ĝi estas nomata Lucy.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (Sophie la girafe)
- Oficiala retejo (Vulli)
- Oficiala retejo (Les Secrets de Sophie la girafe)
Piednotoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Anne-Sophie Lévy-Chambon, « La petite histoire des jouets... Sophie la girafe[rompita ligilo] », en Les Maternelles, en France 5, 11-a de septembro 2008
- ↑ (PDF) Karine Vandroux, « Les "pouêt" en caoutchouc, Ou l'aventure des jouets couineurs Arkivigite je 2011-01-25 per la retarkivo Wayback Machine », Jouet Mag !, Muzeo de ludilo de Moirans, n² 27, februaro 2003
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Sophie la girafe fête ses 40 ans en Le Parisien de 25-a de majo 2001.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 Bébé : Sophie la girafe fête ses 50 printemps en 2011 en La Dépêche du Midi de la 30-a de decembro 2010.
- ↑ 5,0 5,1 5,2 5,3 Sophie la Girafe vous dévoile ses secrets de fabrication en Le Dauphiné libéré de la 24-a de decembro 2010.
- ↑ Kevin Jayat, « L'objet : La girafe Sophie[rompita ligilo] », en Karambolage, en ARTE, 22-a de marto 2009
- ↑ La dépollution de l'usine de Sophie la girafe avance en Le Parisien de la 2-a de majo 2002.
- ↑ Le berceau de Sophie la girafe en Le Parisien de la 10-a de junio 2008.