SoftSide
Softside | |
revuo | |
---|---|
Periodeco | Ĉiumonate |
| |
Lando | Usono |
Urbo | Milford (Nov-Hampŝiro) |
Publikigisto | SoftSide Publications |
Establodato | Oktobro 1978 |
Ĉesigita publikado | Marto 1984 |
ISSN | 0274-8630 |
| |
SoftSide estas malaperinta usona komputila magazino, fondita en oktobro 1978 fare de Roger Robitaille kaj eldonita de SoftSide Publications en Milford, Nov-Hampŝiro.
Dediĉita al persona komputila programado, SoftSide estis unika publikaĵo kun artikoloj kaj programaroj linio post linio, kiujn uzantoj devis mane enigi. La TRS-80-eldono estis la unua, lanĉita en 1978. Versio specifa por Apple II komenciĝis en januaro 1980, sekvita de pliaj individuaj versioj subtenantaj la 8-bitajn Atari-komputilojn kaj IBM-PC, same kiel unu por programistoj de la lingvo BASIC, Prog80. La platform-specifaj versioj estis kombinitaj en ununuran ĉiumonatan eldonon ekde aŭgusto 1980.
Kiel multaj komputilaj publikaĵoj de la epoko, SoftSide alfrontis konsiderindan financan premon kaj konkuradon okaze de la ĝenerala restrukturado de personkomputilaj publikaĵoj en 1983. Rezulte, Robitaille reorganizis la publikaĵon en du novajn magazinojn : SoftSide 2.0 (direktita al la komputiluzantaro) kaj Code (por la programistoj), ĉiu kun propra disk-bazita elstara programaro inkludita. Neniu el la magazinoj tamen trovis sufiĉan merkatan apogon por plene establi sin, kaj SoftSide finiĝis kun sia marta numero de 1984.[1]