Saltu al enhavo

Softalk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Softalk
revuo

Lando  Usono
Establodato 1980
Fondinto(j) Margot Comstock • Al Tommervik vd
Ĉesigita publikado 1984
ISSN 0274-9629

vdr

Softalk estis usona komputila magazino de la fruaj 1980-aj jaroj, kiu aparte temis pri la persona komputilserio Apple II. Eldonita de septembro 1980 ĝis aŭgusto 1984,[1] ĝi enhavis artikolojn pri aparataro kaj programaro asociitaj kun la Apple II-platformo kaj pri la homoj kaj firmaoj, kiuj ĝin kreis. La nomo origine estis uzata en informletero de pionira Apple-firmao, Softape, kiu en 1980 ŝanĝis sian nomon al Artsci Inc.

La komenca kapitalo de Softalk venis de Margot Comstock, kiu gajnis en la televida ludspektaklo Password, kune kun kontribuo post kelkaj monatoj de John Haller kaj per dua hipoteko de la domo de Comstock kaj Al Tommervik. Partneroj William V R Smith III kaj William Depew unue pruntis oficejan spacon en la stokejo de Softape.

Male al aliaj komputilaj revuoj, kiuj ĝenerale fokusiĝis pri specifa, mallarĝa temo aŭ merkata segmento (ekzemple, komercaj aplikaĵoj, ludoj, aŭ profesia programado), Softalk pritraktis ĉiujn aspektojn rilate al tiutempa Apple. Tio inkludis programado-konsiletoj, videoludojn, hejmajn kaj profesiajn uzadojn. Foje ĝi eĉ publikigis fikcion.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Issue Profiles. The Softalk Apple Project. Alirita 17 December 2015.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]