Saltu al enhavo

Solvo (apartigilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La terrmino solvo originas de antikva greka lingvo lusis.

Ĝeneralsence, ĝi rilatas al ago, kiu permesas transpasi problemon. Ĝi troviĝas en pluraj domajnoj : kemio, informadiko, ktp.

Figursence, solvo estas respondo al dubo aŭ demando, klarigo de implikita situacio.)

En kemio, solvo estas ago miksi kun likvo solidon, alian likvon aŭ gason, tiamaniere ke la rezulto estas stabila kaj homogena likvo : la solvaĵo.

Informadiko

[redakti | redakti fonton]

En informadiko, solvo estas programaro destinita por resursa administradproblemo. Trovi la solvon al problemo signifas trovi la vojon inter la komenca stato kaj la fina stato. Optimumigi la solvon implicas trovi pli mallongan vojon por plenumi la saman aron da taskoj.

Matematiko

[redakti | redakti fonton]

En matematiko, solvo estas aro da objektoj (ofte nombroj) respektantaj donitajn kondiĉojn; oni parolas ekzemple pri la solvoj de ekvacio; kaj en pedagogio, la solvo de problemo.

Homa scienco

[redakti | redakti fonton]

La Fina solvo indikas la planon ekstermi la judojn fare de Nazia Germanio.

La kultura solvo indikas, en memetiko, ofte partan kulturan respondon al la nunaj trudaĵoj de situacio (mensa, socia, fizika).

Prakseologio

[redakti | redakti fonton]

En prakseologio (scienco de agado), solvo estas ago por venki problemon.