Saltu al enhavo

Tenebra galinolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sombra galinolo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tenebra galinolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Gallinula
Specio: Tenebra galinolo G. tenebrosa
Gallinula tenebrosa
Gould, 1846
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tenebra galinolo (laŭ la latinlingva scienca nomo Gallinula tenebrosa en la senco de Malhela galinolo) estas mezgranda birdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ĝi estas unu el kvar vivantaj specioj en la genro de galinoloj. Ĝi vivas en Barato, Aŭstralio, Nov-Gvineo, Borneo kaj Indonezio. En Indonezio, tiu specio perdas teritorion pro pliigo de sia proksima parenco la Verdkrura galinolo kiu loĝas ankaŭ tiu regionon.

Ĝi estas ofte konfuzita kun la Nigravizaĝa porfirio kaj kun la Nigra fuliko pro simila aspekto kaj koincidaj distribuoj. Ili ofte vivas apud samgenraj birdoj, kiel la Tasmania galinolo kaj la Verdkrura galinolo.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

John Gould priskribis la Tenebran galinolon en 1846 el haŭtaĵo kolektita ĉe la rivero Murray en Suda Auzstralio.[1] La specinomo estis derivita el la Latina tenebrosa "malhela". Charles Lucien Bonaparte priskribis Gallinula haematopus en 1856, sed tiu estas nun nomen nudum. Gregory Mathews priskribis du subspeciojn kiuj estis poste sinonimigitaj —magnirostris el Okcidenta Aŭstralio kaj subfrontata el Novsudkimrio.[1]

Oni agnoskis tri subspeciojn: subspecio frontata el sudorienta Borneo, Sundoj, Timoro kaj okcidenta Nov-Gvineo, subspecio neumannii el norda Nov-Gvineo, kaj la nomiga subspecio el Aŭstralio.[2]

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas pli brunan plumaron. Temas pri bruema specio kiu krias per laŭta kruk alvoko.

La Tenebra galinolo estas mezgranda birdo, iom pli malgranda ol la purpura porfirio. La novgvineaj birdoj estas pli malgrandaj (ĉirkaŭ 25–32 cm longaj),[2] ol la aŭstralia specio (34–38 cm, 55–65 cm de enverguro).[3] Masklaj plenkreskuloj ĝenerale pezas ĉirkaŭ 570 g kaj plenkreskaj inoj ĉirkaŭ 493 g.[2] Plenkreskuloj estas ĉefe malhele griznigraj kun pli bruna nuanco ĉe supraj partoj. Ĝi havas ruĝegajn fruntan ŝildon kaj bekon kun kontrasta flava pinto kiel ties eŭraziaj parencoj, sed al ili mankas la blanka flankostrion de la Verdkrura galinolo kaj havas oranĝoflavajn krurojn pli ol flavajn.

Dum aŭtuno kaj vintro, la koloro de la frunta ŝildo iĝas pli senkolora ĉe inoj kaj masklaj junuloj. Dum la pli varmaj monatoj, en la reprodukta sezono, la ŝildo iĝas pli brila denove en ambaŭ seksoj.[4]

La Tenebra galinolo troviĝas ĉe malsekaj regionoj prefere de fluanta akvo kaj marĉoj kun junkejoj, kanejoj, ktp. Sed ĝi povas ankaŭ loĝi ĉe herbejoj proksimaj de akvo, kiel en parkoj, ĝardenoj, terkulturejoj kun kanaletoj, ktp. Ĝi estas ĉiomanĝanta specio, sed ĉefe manĝas semojn kaj vegetalan materialon aŭ etajn bestetojn; ofte manĝas ĉe rubejoj aŭ kadavroj. Ĝi ne plonĝas por manĝi kaj ĉiam montras kaj balancmovas la voston -suba blanka parto-.

La Tenebra galinolo konstruas grandan neston ĉe akvobordo kaj tie 5-18 blankecaj ovoj estas demetataj de unu aŭ pliaj inoj. Ĝi estas teritoriema birdo dum la reprodukta sezono por familiaj grupoj de 2 ĝis 7 membroj, kiuj helpas kovadon, zorgadon kaj defendon; sed aliepoke ĝi estas pli sociema birdo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Australian Biological Resources Study (9a de Septembro 2014) Species Gallinula (Gallinula) tenebrosa tenebrosa Gould, 1846. Australian Faunal Directory. Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts, Australian Government. Arkivita el la originalo je 12a de Septembro 2014. Alirita 12a de Septembro 2014 .
  2. 2,0 2,1 2,2 Taylor, Barry. (2010) Rails: A Guide to Rails, Crakes, Gallinules and Coots of the World. A&C Black. ISBN 9781408135372.
  3. Dusky Moorhen. Birds in Backyards. BirdLife Australia. Alirita 20a de Januaro 2018 .
  4. (1996) “Scanning and Tail-flicking in the Australian Dusky Moorhen (Gallinula tenebrosa)”, The Auk. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]