Saltu al enhavo

Tasmania galinolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tasmania galinolo
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Tribonikso Tribonyx
du Bus de Gisignies, 1840
Specio: Tasmania galinolo T. mortierii
Tribonyx mortierii
du Bus de Gisignies, 1840
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tasmania galinolo (laŭ la latinlingva scienca nomo Tribonyx mortierii kaj en palavakanio piyura)[1] estas mezgranda birdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj indiĝena de Tasmanio, Aŭstralio. Ĝi estas nefluga ralo kaj unu el dek du birdospecioj endemiaj de la insula subŝtato de Aŭstralio nome Tasmanio. La specio estas ofta en la norda duono de la insulo kaj en la sudorienta kvarono, dum forestas en la sudokcidenta kvarono.

Kvankam multaj neflugaj birdoj havas historion de formorto fare de homoj,[2] la specio fakte profitis la enkondukon de la eŭropecaj agrikulturaj praktikoj en Tasmanion.[3] Ties sukceso povas esti atribuita ankaŭal la ĵusa formorto de ties ĉefa predanto, nome la tilacino.[4]

Nomenklaturo

[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estis origine priskribita en 1840 kiel Tribonyx mortierii — la vorto mortierii estas honora al belga botanikisto Barthélemy Charles Joseph Dumortier.[5] Local names include narkie, waterhen and turbo chook.[6]

La Tasmania galinolo estas fortika nefluga birdo inter 43 kaj 51 centimetroj longa. La supraj partoj estas olivecbrunaj kun blanka makulo sur la flanko. La subaj partoj estas pli malhelaj kun bluecgriza nuanco. La mallonga vosto estas proksima al nigra kaj plejparte tenita vertikala. La kruroj estas dikaj kaj fortikaj, kun griza skvameca aspekto kaj akraj ungegoj. La okuloj estas brilruĝaj. La beko havas malgrandan verdecflavan fruntan ŝildon.[7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Tasmanian Aboriginal Centre – Tasmanian Aboriginal place names. Arkivita el la originalo je 2022-06-28. Alirita 2022-06-28 .
  2. (2008) “Extinction patterns in the avifauna of the Hawaiian islands”, Journal of Conservation Biology 14 (3), p. 509–517. doi:10.1111/j.1472-4642.2007.00459.x. 
  3. Ridpath, M. G.. (1964) The Tasmanian Native Hen. Hobart: CSIRO, Division of Wildlife Research.
  4. Tall turkeys and nuggety chickens: large 'megapode' birds once lived across Australia 14a de Junio, 2017 10.49am AEST
  5. Marchant, S.. (1993) Handbook of Australian and, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 2: Raptors to Lapwings. Melbourne: Oxford University Press.
  6. Tasmanian Native Hen.University of Tasmania. Accessed 22-5-2009 Arkivigite je 2012-03-18 per la retarkivo Wayback Machine
  7. Watts, Dave. (1999) Field guide to Tasmanian Birds. Frenchs Forest, New South Wales: New Holland Press, p. 70. ISBN 1-876334-60-6.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]