Somera Olimpiko 2008

XXIX Somera Olimpiko | |
---|---|
![]() | |
Loko: | Pekino (![]() |
Stadiono: | Olimpika stadiono en Pekino |
Komenca dato: | La 8-a de aŭgusto 2008 |
Fina dato: | La 25-a de aŭgusto 2008 |
Oficiala malfermanto: | HU Jintao |
Olimpika flamo: | LI Ning |
Olimpika ĵuro: | ZHANG Yining |
Nombro de nacioj: | 201
|
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj) | 10 500
( / ) |
Nombroj de sportoj: | 302 (28 sportfakoj)
|
Aliaj kandidatoj: | |
Somera olimpiko | |
← 2004 | 2012 → |
Vintra olimpiko | |
← 2006 | 2010 → |
La 29-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 8-a de aŭgusto 2008 ĝis la 25-a de aŭgusto 2008 en Pekino, Ĉinio. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata de HU Jintao, kaj la olimpika flamo estis flamata de LI Ning.[1]
La somera olimpiko de 2008 (ĉine: 2008年北京夏季奥运会 aŭ 2008年北京夏季奧運會, Pinyin: 2008 Běijīng Xiàjì Àolínpǐkè Yùndònghuì) alinome la ludoj de la XXIX-a Olimpiko, estis la 29-aj ludoj organizitaj kaj okazis en Pekino (Beijing en mandarena ĉina), en Ĉinio, inter la 8 kaj la 24-a de aŭgusto. La malferma ceremonio komenciĝis je la 8-a horo 8 minutoj kaj 8 sekundoj de la vespero, la 8-an de aŭgusto 2008 (08-08-08 08:08:08, la ok estanta simbolo de prospero kaj senfineco en la ĉina kulturo).
Kelkaj konkursoj okazis ekster Pekino, la ŝipaj ĉe Cindao, je 690 km de Pekino, piedpilka renkonto en Tjanĝino, Ŝanhajo kaj Ĉinhŭangdaŭo, kaj fine la ĉevalaj, rajdaj konkursoj okazis en Honkongo. Ĉefa ejo estis la Pekina Olimpika Parko.
Kalendaro
[redakti | redakti fonton]Dum la Somera Olimpiko de Pekino okazis 302 eventoj en 28 sportoj. Jen detalas la diversaj eventoj kun la tagoj de finaj konkursoj.

Evento | 06 | 07 | 08 | 09 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | Sume |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Malfermo | ||||||||||||||||||||
Atletismo | 3 | 4 | 5 | 6 | 5 | 3 | 7 | 6 | 7 | 1 | 47 | |||||||||
Badmintono | 1 | 2 | 2 | 5 | ||||||||||||||||
Korbopilkado | 1 | 1 | 2 | |||||||||||||||||
Manpilkado | 1 | 1 | 2 | |||||||||||||||||
Bazpilkado | 1 | 1 | ||||||||||||||||||
Boksado | 5 | 6 | 11 | |||||||||||||||||
Biciklado | 1 | 1 | 2 | 2 | 1 | 1 | 3 | 3 | 1 | 1 | 1 | 1 | 18 | |||||||
Skermo | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 2 | 1 | 1 | 1 | 10 | ||||||||||
Futbalo | 1 | 1 | 2 | |||||||||||||||||
Gimnastiko | 1 | 1 | 1 | 1 | 4 | 4 | 4 | 1 | 1 | 18 | ||||||||||
Pezlevado | 1 | 2 | 2 | 2 | 2 | 2 | 1 | 1 | 1 | 1 | 15 | |||||||||
Rajdado | 2 | 1 | 1 | 1 | 1 | 6 | ||||||||||||||
Hokeo | 1 | 1 | 2 | |||||||||||||||||
Ĵudo | 2 | 2 | 2 | 2 | 2 | 2 | 2 | 14 | ||||||||||||
Lukto | 2 | 2 | 3 | 2 | 2 | 2 | 2 | 3 | 18 | |||||||||||
Naĝado | 4 | 4 | 4 | 4 | 4 | 4 | 4 | 4 | 1 | 1 | 2 | 3 | 2 | 2 | 2 | 1 | 46 | |||
Moderna pentatlono | 1 | 1 | 2 | |||||||||||||||||
Kanuado | 2 | 2 | 6 | 6 | 16 | |||||||||||||||
remado | 7 | 7 | 14 | |||||||||||||||||
Molpilkado | 1 | 1 | ||||||||||||||||||
Tekvondo | 2 | 2 | 2 | 2 | 8 | |||||||||||||||
Teniso | 2 | 2 | 4 | |||||||||||||||||
Tabloteniso | 1 | 1 | 1 | 1 | 4 | |||||||||||||||
Sporta pafado | 2 | 2 | 2 | 2 | 2 | 1 | 1 | 2 | 1 | 15 | ||||||||||
Arkpafado | 1 | 1 | 1 | 1 | 4 | |||||||||||||||
Triatlono | 1 | 1 | 2 | |||||||||||||||||
Velado | 2 | 1 | 2 | 2 | 2 | 2 | 11 | |||||||||||||
Flugpilkado | 1 | 1 | 1 | 1 | 4 | |||||||||||||||
Fermo | ||||||||||||||||||||
Aŭgusto | 06 | 07 | 08 | 09 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
Partoprenantaj naciaj teamoj
[redakti | redakti fonton]
Afganio
Albanio
Alĝerio
Andoro
Angolo
Antigvo kaj Barbudo
Argentino
Armenio
Andoro
Aŭstralio
Aŭstrio
Azerbajĝano
Bahamoj
Bangladeŝo
Barato
Barbado
Barejno
Belgio
Belizo
Belorusio
Benino
Bermudo
- *
Butano
Bocvano
Bolivio
Bosnio kaj Hercegovino
Brazilo
Britio
Britaj Virgulininsuloj
Bulgario
Burkino
Burundo
Centr-Afrika Respubliko
Ĉado
Ĉeĥio
Ĉilio
Ĉinio
Ĉina Tajpeo (Tajvano)
Danio
Dominiko
Dominika Respubliko
Ebur-Bordo
Egiptio
Ekvadoro
Ekvatora Gvineo
Eritreo
Estonio
Etiopio
Fiĝioj Fiĝioj
Filipinoj
Finnlando
Francio
Gabono
Gambio
Germanio
Ganao
Grekio
Grenado
Gvamo
Gvatemalo
Gvineo
Gvineo-Bisaŭo
Gujano
Ĝibutio
Haitio
Hispanio
Honduro
Honkongo
Hungario
Indonezio
Irako
Irano
Irlando
Islando
Italio
Jamajko
Japanio
Jemeno
Jordanio
Kaboverdo
Kajmana Insularo
Kamboĝo
Kameruno
Kanado
Kartvelio
Kataro
Kazaĥio
Kenjo
Kipro
Kirgizio
Kiribato
Kolombio
Komoroj
Demokratia Respubliko Kongo
Respubliko Kongo
Nord-Koreio
Sud-Koreio
Kostariko
Kroatio
Kubo
Kukinsuloj
Kuvajto
Laoso
Latvio
Lesoto
Libano
Liberio
Libio
Liĥtenŝtejno
Litovio
Luksemburgo
Nord-Makedonio
Madagaskaro
Malajzio
Malavio
Maldivoj
Malio
Malto
Maroko
Marŝala Insularo
Maŭricio
Maŭritanio
Meksiko
Federacio de Mikronezio
Mjanmao
Moldavio
Monako
Mongolio
Montenegro
Mozambiko
Namibio
Nauro
Nederlando
Nederlandaj Antiloj
Nepalo
Nikaragvo
Niĝero
Niĝerio
Norvegio
Nov-Zelando
Omano
Pakistano
Palaŭo
Palestina Aŭtonomio
Panamo
Papuo-Nov-Gvineo
Paragvajo
Peruo
Pollando
Portugalio
Porto-Riko
Ruando
Rumanio
Rusio
Salomonoj
Salvadoro
Samoo
Sankta-Kito kaj Neviso
Sankta Lucio
Sankta Vincento kaj la Grenadinoj
Santomeo kaj Principeo
San-Marino
Sauda Arabio
Sejŝeloj
Senegalo
Serbio
Sieraleono
Singapuro
Sirio
Slovakio
Slovenio
Somalio
Srilanko
Sudano
Sud-Afriko
Surinamo
Svazilando
Svedio
Svislando
Taĝikio
Orienta Timoro
Tajlando
Tanzanio
Togolando
Tongo
Trinidado kaj Tobago
Tunizio
Turkio
Turkmenio
Tuvalo
Ugando
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Urugvajo
Usono
Usonaj Virgulininsuloj
Samoo
Uzbekio
Vanuatuo
Venezuelo
Vjetnamio
Zambio
Zimbabvo
Klarigo: Teamoj kun klinitaj literoj havas kolektan subpaĝon por la partopreno en kelkaj jaroj kaj teamoj kun rektaj literoj eĉ havas apartan subpaĝon nur pri tiu-ĉi jaro.
Homaj Rajtoj
[redakti | redakti fonton]Diversaj protestoj jam okazis kontraŭ Ĉinio en la tuta pardo de la mondo ĉefe por defendi la rajtojn de la tibetanoj aŭ civilajn rajtojn. En la ĉefurbo de Tibeto, multaj tibetanoj protestis. Jam Ĉinio kondamnis Hu Jia al malliberrejo.
Internaciaj Protestoj
[redakti | redakti fonton]En Eŭropo ekde la eklumo de la flamo, la iniciato Raportistoj sen limoj organizis protestojn kontraŭ la ĉinia politiko rilate al Tibeto, kaj ekzemple en Londono multaj protestantoj provis estingi la flamon. En Francio, David Douillet proponis[2] al la sportistoj kiuj dezirus montri sian tiuteman opinion vesti etan insignon anstataŭ perforte protesti.[3]
Sportistoj
[redakti | redakti fonton]Pluraj ŝtataj registaroj alvokis la sialandajn sportistojn ne partopreni en iu formo de protesto, sed kelkaj personoj tamen agis. Ekzemple
- la germana skermistino Imke Duplitzer deklaris la 1-an de aprilo 2008, ke ŝi ne partoprenos en la malferma ceremonio.[4]
- Bhaichung Bhutia, la ĉefo de la barata piedpilka skipo, rifuzis porti la Olimpikan torĉon.
Rilatoj al Esperanto
[redakti | redakti fonton]En 2008 okaze de la somera olimpiko aperis kvarlingva Manlibro pri Olimpikaj vortoj, disdonita en la evento. Unu el la lingvoj estis Esperanto.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ komparu la informojn en olympics.com, retejo de la IOK (jen france)
- ↑ David Douillet on ne resout rien avec la violence et la provocation (france). Arkivita el la originalo je 2008-04-07.
- ↑ Les athletes francais porteront un badge pour un monde meilleur (france). Arkivita el la originalo je 2008-04-09.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-01-30. Alirita 2008-01-30 . (france)
- ↑ en Bernd Krause: "Esperanto und Olympia - Aspekte einer Berührung" (germane: "Esperanto kaj la Olimpikoj - aspektoj de tuŝo") en Jahrbuch der Gesellschaft für Interlinguistik 2019, citaĵo "Spite de diversaj publikaj diskutoj pri la verŝajne positivaj efikoj rezultontaj el la uzado de la internacia lingvo, Esperanto neniam trovis sian vojon en sporton mem. Ĉar la Olimpika Komitato ĉiam persistis pri la uzado de la angla kaj la franca kiel oficialaj lingvoj, fiaskis klopodoj establi Esperanton kiel internacian Olimpikan lingvon. Almenaŭ en 2008 kvarlingva Manlibro pri Olimpikaj vortoj aperis, unu el la lingvoj estis Esperanto." - resumo pli bone legebla ĉi tie
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022 |
1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024 |