Something's Got to Give
Something's Got to Give | |
---|---|
nefinita filmo | |
Originala titolo | Something's Got to Give |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1962, 2001 |
Ĝenro | romantika komedio, muzika filmo |
Kameraado | Charles Lang, Leo Tover, William H. Daniels, Franz Planer |
Reĝisoro(j) | George Cukor • Jean Negulesco |
Produktisto(j) | Henry T. Weinstein |
Scenaro | Nunnally Johnson |
Muziko de | Johnny Mercer |
Rolantoj | Marilyn Monroe • Dean Martin • Cyd Charisse • Phil Silvers • Tom Tryon • Grady Sutton • John McGiver • Steve Allen • Wally Cox |
Produktinta firmao | 20th Century Studios |
IMDb | |
Something's Got to Give estas nefinita usona filmo de 1962, reĝisorita de George Cukor por 20th Century Fox kie stelulis Marilyn Monroe, Dean Martin kaj Cyd Charisse. Temas pri reversio de My Favorite Wife (1940), nome komedio pri interseksa milito kie stelulis Cary Grant kaj Irene Dunne, kaj ĝi estis la lasta laboro de Monroe; fakte ekde la komenco ties produktorado estis interrompita pro ŝiaj personaj problemoj, kaj post ŝia morto la 5an de Aŭgusto 1962 la filmo estis abandonita. Plej el ties kompletigitaj filmeroj restis neviditaj dum multaj jaroj.
Twentieth Century-Fox reentreprenis la tutan produktideon la venontan jaron kun ĉefe nova geaktoraro kaj produktoris sian reversion de My Favorite Wife, tiam titolitan Move Over, Darling kie stelulis Doris Day, James Garner, kaj Polly Bergen.
Geaktoroj kaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Marilyn Monroe kiel Ellen Wagstaff Arden
- Dean Martin kiel Nicholas Arden
- Cyd Charisse kiel Bianca Russell Arden
- Tom Tryon kiel Stephen Burkett
- Wally Cox kiel Ŝuvendisto
- Phil Silvers kiel Asekurvendisto
- Steve Allen kiel Psikiatro
- Robert Christopher Morley kiel Tommy Arden
- Alexandria Heilweil kiel Lia Arden