Saltu al enhavo

Sonatas (Valle-Inclán)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sonatas
grupo de verkoj
Aŭtoroj
Aŭtoro Ramón del Valle-Inclán
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Ĝenro romano
vdr

La Sonatas de Valle-Inclán estis publikigitaj libre respektive en 1902 (Sonata de otoño, aŭtuna), 1903 (Sonata de estío, somera), 1904 (Sonata de primavera, printempa) kaj 1905 (Sonata de invierno, vintra), nome kiel kvar noveloj kies intrigoj, etosoj kaj aĝo de la protagonisto kongruas kun la kvar jarsezonoj. Ili rakontas fragmentojn de fikciaj memoroj de la markizo de Bradomín (ankaŭ fikcia rolulo inspirita ŝajne en la generalo karlista Carlos Calderón), en prozo modernisma ĉefe la printempa novelo. La tuta verkaro estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo..[1] Ili estis adaptitaj al kino kaj televido ekde 1959 en diferencaj formatoj kaj adaptante diversajn fragmentojn.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Sonata de otoño

[redakti | redakti fonton]

La Sonata de otoño (Aŭtuna sonato, 1902)[2] havas agadon okazantan en Galegio; ĝi estas la unua apero de la rolulo de la markizo de Bradomín. Ĝi okazas ĉe kamparpalaco, kien venas la markizo kaj kie estas mortanta lia amata Concha, virino kun kiu li havis iam amrilaton kaj kiu plue estas enamiĝinta de li. Temas pri melankoliaj sentoj, ĉar temas pri amafero de la pasinteco. La agado startas per letero el Concha, kio rezultas en la memoro de la sinsekvaj etapoj de la amafero, kaj en pensoj pri la estonteco. Bradomín kutime distanciĝas ironie disde la realo, idealigante la pasintecon.

Sonata de estío

[redakti | redakti fonton]

La Sonata de estío (Somera sonato, 1903)[3] rakontas agadon okazantan en Meksiko. Estas historio de plena plenumita amo, kun konotacioj de Eroso kaj Tanato. En vojaĝo al Meksiko kaj en varma tropika etoso, la Markizo de Bradomín ekkonas seksallogan belulinon, nome la ‘niña Chole’, kiu fakte tenas seksan rilaton kun sia patro, deliktulo. Tia situacio altiras la markizon kiu finfine sukcesas seksrilati kun ŝi kaŝe de ŝia patro, kiu povus mortigi lin proe.

Sonata de primavera

[redakti | redakti fonton]

La Sonata de primavera (Printempa sonato, 1904)[4] okazas en Italio. La markzio estas fiera rolulo kaj oni rakontas lian allogoklopodon kiu malsukcesas. Es luksa etoso de renesancstila palaco, li alportas mesaĝon el papo, sed la ricevunto, nome monsinjoro Gaetani, estas mortanta. En la palaco estas ankaŭ la princino Gaetani, kiu havas kvin filinojn; el kiuj la unua, nome María Rosario, estas monaĥiniĝonta, kaj la Markiso, allogita je ŝi, baraktas allogi ŝin. Ŝi komprenas lin kiel diablo kaj fuĝas el li. Krom diaĵo kaj satanaĵo, estas ankaŭ amo kaj morto (Eroso kaj Tanato). Ne nur pro la morto de monsinjoro Gaetani, sed ankaŭ pro la morto en brakoj de María Rosario de ŝia juna fratino (María Nieves).

Sonata de invierno

[redakti | redakti fonton]

En la Sonata de invierno (Vintra sonato, 1905),[5] la markizo estas vundito en karlisma milito kaj rekuperiĝas en konvento de Navaro. Valle-Inclán prezentas tiam arkaikan katolikan, elitisman, fieran kaj vanteman aristokraton, al kiu plaĉas skandali. Oni identigas lin kun la diablo pro lia agadmaniero kaj en lia parolmaniero oni konstatas iom da satanismo spiten lian katolikemon. Kiel ĉiu Don Juan li malrespektas la regulojn, kaj atentas nur siajn dezirojn, eĉ se ili malfacilas. En la konvento flegas lin junulino kiun li klopodas por seksallogi. La abatino konstatas tion kaj oni malkovras, ke la junulino estas fakte filino de la markizo, kiu tamen pluigas siajn klopodojn.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Lista completa de las 100 mejores novelas
  2. Valle-Inclán, Ramón del (2017). «Sonata de otoño. Memorias del Marqués de Bradomín». Alicante: Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes. Konsultita la 13an de junio 2022.
  3. Valle-Inclán, Ramón del (2017). «Sonata de estío. Memorias del Marqués de Bradomín». Alicante: Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes. Konsultita la 13an de junio 2022.
  4. Valle-Inclán, Ramón del (2017). «Sonata de primavera. Memorias del Marqués de Bradomín». Alicante: Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes. Konsultita la 13an de junio 2022.
  5. Valle-Inclán, Ramón del (2017). «Sonata de invierno. Memorias del Marqués de Bradomín». Alicante: Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes. Konsultita la 13an de junio 2022.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sonatas (Valle-Inclán) en la hispana Vikipedio.