Sonet'
Aspekto
Sonet' | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Grigorij Arosev | |
Eldonjaro | 1998 | |
Urbo | Moskvo | |
Eldoninto | Impeto | |
Paĝoj | 63 | |
ISBN | 5-7161-0057-0 | |
Sonet' estas kolekto de versaĵoj de Grigorij Arosev verkitaj en Esperanto kaj rusa lingvo. La kolektaĵo estas dividita je du preskaŭ egalaj partoj: en la unua parto estas 20 versaĵoj en Esperanto, en la dua 25 ruslingvaj. Ĉiuj poemoj estas originalaj, nur la lasta en ambaŭ partoj aperas dulingve (tradukita de la aŭtoro mem). Interalie, ekzemplero situas en la privata biblioteko de P.Fiŝo.
Recenzoj:
- SONETO DE PROFETO KAJ POR ĈIUJ JUĜISTO[rompita ligilo] de Valentin Melnikov en La Ondo de Esperanto 1999 №4 (54);
- Pri sentoj sonete Boris Kolker en Monato.