Saltu al enhavo

Sono Kairo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sono Kairo
produkta kompanio • akcia kompaniodiskeldonejo vd
Dum 1959 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Mohamed Fawzi vd
Sidejo Kairo
Lando Egiptio
Posedata de Egyptian Radio and Television Union vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Sono Kairo konata ankaŭ kiel Sout Alqahira, Sout Al Qahira, Saŭt al-KahiraSawt al-Qahira: arabe شركة صوت القاهرة للصوتيات والمرئيات, "La Sono de Kairo" aŭ "La Voĉo de Kairo") estis unu el la plej gravaj muzikeldonejoj en la araba mondo, produktante diskojn por multaj artistoj; inter ili, tiuj de la plej granda stelulino de la Proksima Oriento Umm Kulthum. La kompanio ankaŭ produktis la Koranon.

Sono Kairo registris centojn da famaj egiptaj kantistoj sed ankaŭ artistojn de diversaj originoj kiel franca, itala, greka, libana, afrika[1]. En la malfruaj 50-aj jaroj kaj la 60-aj jaroj ne nur en okcidentaj landoj sed ankaŭ en landoj en Okcidento konsiderataj 'ekzotaj landoj' estis homoj kiuj serĉis imageblan muzikejon kie troveblas muziko influata de diversaj kulturoj, sed denove tre malproksime de la muzikaj tradicioj de la origina lando.[1] La unua egipta komponisto kiu enkorpigis instrumentojn kaj ritmojn de aliaj kulturoj en sian muzikon estis prof-o. Mohamed Abdel Wahab.

Sono Kairo eldonis i.a. diskojn de famaj artistoj kiel

Kompania historio

[redakti | redakti fonton]

Ekde antaŭ pli ol jarcento eŭropaj diskokompanioj komencis kunlabori kun la araba muzika scenejo por produkti diskojn, konstrui altnivelajn registradstudiojn kaj investi en novaj muzikeldonejoj[1].

La firmao estis lanĉita kiel privata diskokompanio kaj estis transprenita fare de la registaro en 1964[2]. Sono Cairo estis fondita de Mohamed Faŭzi dum la malfruaj 50-aj jaroj kaj poste transprenita de la egipta ŝtato kaj iĝis la plej granda diskoproduktanto de la lando[3]. La supereco de la firmao de Mohamed Faŭzi samkiel la kvalito de ĝiaj produktoj igis la egiptan registaron ŝtatigi ĝin, kio lasis Faŭzi kun severa depresio. Aktuale ĝi estas malfondita.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 (en) Zamaan Ya Sukkar - زمان يا سكر, Souma Records, la 7-an de septembro 2018.
  2. (en) Michael Frishkopf. Music and Media in the Arab World. American Univ in Cairo Press
  3. (en) Laudan Nooshin, Music and the Play of Power in the Middle East, North Africa and Central Asia. Routledge. p. 83. ISBN 978-1-317-09229-2.