Sonta
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/83/Serbia_Apatin.png/220px-Serbia_Apatin.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/38/Sonta%2C_Catholic_Church.jpg/300px-Sonta%2C_Catholic_Church.jpg)
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
Sonta, (serbe Сонта, kroate Sonta, hungare Szond, germane Waldau) estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Okcidenta Baĉka, en municipo de Apatin.
- Areo: km²
- Loĝantaro: 4990
- Poŝtkodo: 25264
- Telefonprefikso: 25
- Aŭtokodo: SO
Situo[redakti | redakti fonton]
Sonta situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo al Apatin.
Historio[redakti | redakti fonton]
Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao alvenis diversaj popoloj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario. Post la 2-a mondmilito la germanoj (= unu kvarono de la loĝantoj) estis deportitaj. En 2002 loĝis en Sonta 4992 da homoj, (kroatoj 2966 (59 %), serboj 975 (20 %), hungaroj 267 (5 %), rumanoj 211 kaj aliaj).
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Laŭrenco
- nova ortodoksa preĝejo
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1d/Sonta_Orthodox_church.jpg/260px-Sonta_Orthodox_church.jpg)